Mileŝevo
Aspekto
Mileŝevo, serbe Милешево, slave Mileševo, hungare Kutaspuszta aŭ Székelyföldje estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Beĉej.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 39 km²
- Koordinatoj: 45°44′02″N 19°49'07″E
- Alto super marnivelo: 96 m
- Loĝantaro: 1110
- Poŝtkodo: 21227
- Telefonprefikso: 21
- Aŭtokodo: NS
Situo
[redakti | redakti fonton]Mileŝevo situas laŭ ĉefvojo Beĉej-Baĉka Topola.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la hungara armeo reokupis la vilaĝon. En 2002 loĝis en Mileŝevo 1118 homoj, (571 hungaroj (51 %), 485 serboj (44 %), 19 kroatoj, 8 jugoslavianoj kaj aliaj).
Drljan
[redakti | redakti fonton]Komunumo Drljan, serbe Дрљан, hungare Drea apartenas al Mileŝevo. Tie precipe hungaroj vivas, en Mileŝevo precipe serboj.