Militkazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Militkazo (latine casus belli [ˈkaːsus ˈbelli:]) estas esprimo el internacia juro, kiu markas incidenton, eventon aŭ fakton sufiĉantan kiel motivo por proklami militon. Oni ofte konfuzas la esprimon kun alia simila esprimo, causa belli.

Ekzemple por Usono kaj ties aliancoj en la jaro 1990, casus belli fariĝis la iraka invado en Kuvajton.