Milito de la solduloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konflikto: Milito de la solduloj
ribelo
Daŭro: 241 - 238 a.K.
Loko: Tunizio
Rezulto: Venko de Kartago
vdr

La milito de la solduloj (241 - 238 al. C.), ankaŭ nomita Milito de Afriko, estis interna milito de eksterordinara krueleco kiu detruis la afrikajn terojn de Kartago dum tri jaroj kaj kvar monatoj.[1]

Je unu flanko estis la ĉefurbo kaj la lojalaj urboj. Je la alia, la ribelemaj solduloj kiuj estis luktintaj sub la kartaga standardo dum la Unua Punika Milito, aliancitaj kun la plej granda parto de la afrikaj urboj, subulaj de Kartago.

Dum la konflikto, nova deklaro de milito de Romo provokis la perdon por Kartago de Korsikio kaj Sardio. La insuloj finis sub la regado de la rivalo. Malgraŭ tio, ne ekzistis alfronto armita inter la fortoj de ambaŭ popoloj.

La fina venko de la armeo de Kartago, direktita de Hamilkar Barka, ne plibonigis multe la situacion. La homaj kaj ekonomiaj perdoj devigis Kartagon orientiĝi al novaj koloniigindaj teritorioj. Pro tio ĝi komencis la  konkeron de la iberia duoninsulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Polibio, Historia Universal bajo la República Romana L. I Cap. (esperante)