Saltu al enhavo

Miller's Crossing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miller's Crossing
filmo
Originala titolo Miller’s Crossing
Originala lingvo angla lingvo  itala lingvo  irlanda lingvo  jida lingvo
Kina aperdato 21 sep. 1990, 14 feb. 1991
Ĝenro novnigra filmo, krimfilmo, drama filmo, nigra filmo, GLAT-rilata filmo, crime drama film, krimsuspensfilmo, agfilmo, mistera filmo, komedia dramo, suspense film, komedia filmo, gangstera filmo, suspensa filmo
Kameraado Barry Sonnenfeld
Reĝisoro(j) Ethan Coen  Joel Coen
Produktisto(j) Joel Coen  Ethan Coen
Scenaro Joel Coen  Ethan Coen  Coen brothers
Filmita en Nov-Orleano
Muziko de Carter Burwell
Rolantoj Gabriel Byrne  Marcia Gay Harden  Albert Finney  John Turturro  Jon Polito  J. E. Freeman  Steve Buscemi  John McConnell  Mike Starr  Al Mancini  Aleksander Krupa  Michael Jeter  Michael Badalucco  Frances McDormand  Sam Raimi  Lanny Flaherty  Danny Aiello III  Esteban Fernández
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Miller's Crossing (La kruciĝo de la muelisto) estas usona trilera filmo neo-noir de 1990 reĝisorita, verkita kaj produktorita de la Fratoj Coen. La filmo estis protagonistigita de Gabriel Byrne, Marcia Gay Harden, John Turturro, Jon Polito, J. E. Freeman, kaj Albert Finney. La intrigo temas pri povoluktado inter du rivalaj bandoj kaj kiel la protagonisto, Tom Reagan (Byrne), ludas ambaŭflanke unu kontraŭ alia.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 1929 dum la malpermeso de alkoholaĵoj,[1]​ okazas konflikto inter du amikoj: Leo (Albert Finney), irland-usona gangstero kiu estras la plej povan krimorganizaĵon de la zono, kaj Tom (Gabriel Byrne), kunulo kaj konsilisto. Ambaŭ ŝajne enamiĝas de la sama virino, nome Verna (Marcia Gay Harden), kaj samtempe okazas kverelo kontraŭ la grupo estrira de la rivala ital-usona Giovanni "Johnny Caspar" Gasparo (Jon Polito), ĉar Caspar deziras elimini la vetiston Bernie Bernbaum (John Turturro), al kio Leo oponas, ĉar Bernie estas la fraro de la amata virino. Ekde tiam startas milito inter la bando de Leo kaj tiu estrita de Caspar kaj lia helpanto Eddie "The Dane (La Dano)" Dane (J.E. Freeman). Samtempe malfermiĝas malamikeco inter Tom kaj Leo, kaj okazas serio de perfidoj, manipuladoj kaj internaj luktoj, kiujn akcelas Tom, kiu kaŝas siajn verajn intencojn ĝis la fino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj kaj geaktoroj

[redakti | redakti fonton]
  • Gabriel Byrne - Tom Reagan
  • Marcia Gay Harden - Verna Bernbaum
  • John Turturro - Bernie Bernbaum
  • Albert Finney - Liam "Leo" O'Bannon
  • Jon Polito - Johnny Caspar
  • J.E. Freeman - Eddie Dane
  • Mike Starr - Frankie
  • Al Mancini - Tic-Tac
  • Richard Woods - Mayor Dale Levander
  • Thomas Toner - O'Doole
  • Steve Buscemi - Mink
  • Mario Todisco - Clarence "Drop" Johnson
  • Olek Krupa - Tad
  • Michael Jeter - Adolph
  • Sam Raimi - pafisto
  • Lanny Flaherty - Terry
  • Danny Aiello III - Policano - Delahanty
  • Michael Badalucco - Ŝoforo de Caspar
  • Frances McDormand - Sekretariino

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Woods, Paul A. (2004). Joel & Ethan Coen: blood siblings. Indiana: Plexus. p. 15. ISBN 9780859653398.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]