Marcia Gay Harden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marcia Gay Harden
Harden en 2013
Harden en 2013
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1959 (1959-08-14) (60-jara)
en Usono La Jolla, Kalifornio
Aktivaj jaroj 1979 ĝis nun
Edz(in)o Thaddaeus Scheel
Oskar-premio
Plej bona grupa aktorino
2000 Pollock
Information icon.svg
vdr

Marcia Gay HARDEN naskiĝid la 14-an de aŭgusto 1959(nun 1959-08-14) en La Jolla, Kalifornio estas usona aktorino. Ŝia filmsukceso estis en la 1990 pro Miller's Crossing. Al tio sekvis rolojn en filmoj Used People (1992), The First Wives Club (1996) kaj Flubber (1997). Por ŝia efikeco kiel la artisto Lee Krasner en la filmo Pollock (2000) ŝi gajnis la Akademian premion. Ŝi gajnis plian nomumon por sia rolo kiel Celeste Boyle en Mystic River (2003). Aliaj rimarkindaj filmroloj estas American Gun (2005) kaj La Nebulo (2007) kaj Into the Wild (2007).[1] Harden faris sian Broadway debuton en 1993 per ĉefrolo en Angels in America, por kiu ŝi estis nomumita por Tony Award. Ŝi revenis al Broadway en 2009 kiel Veronica en God of Carnage. Ŝia laboro portis al ŝi la Tony Premion. Harden estis nomumita por sia dua Premio Emmy pro la televida filmo The Courageous Heart of Irena Sendler (2009). En septembro 2015 ŝi komencis ĉefroli en la CBS kuracista dramo Code Black, en kiu ŝi ludas la gvidrolon de Dr. Leanne Rorish.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Year I Turned... (angle). People (2009-12-02).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]