Milpa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milpa en Gvatemalo, ne videblas la tipa kukurbo.

Milpa estas agrikultura sistemo uzita de la majaoj jam de multaj jarcentoj ĝis nun. Milpa celas ĉefe kreskigadon de maizo, fazeoloj kaj kukurboj. Tia metodo estas uzita de la indiĝenaj majaaj popoloj en Meksiko, Gvatemalo, Honduro kaj Salvadoro.

Tipa afero pri milpa estas la fakto, ke la tri kune kreskigitaj plantoj: maizo, fazeoloj kaj kukurboj, estigas simbiozon. La maizo estas grimphelpilo por la fazeoloj, kiuj liveras al la maizo nitrogenon, dum la grandaj folioj de la kukurbo kovras la grundon kaj tiel malhelpas erozion per pluvosekigo. Oni nomas tiajn tri plantojn ankaŭ "la tri fratinoj". Depende de la lokaj kondiĉoj pluraj specoj de tiuj plantoj, aŭ eĉ aliaj kombinaĵoj estas kreskigitaj, tiel ke la milpa-sistemo gravas por konservi la riĉecon de specoj.

Kune kun la huerto-jardín (ĝardeno), la milpa-sistemo estas la bazo de la majaa agrikulturo. Ili prilaboras la kampojn laŭ sia vizio de la kosmo. Estas organizitaj ceremonioj antaŭ kaj dum la kreskigo kaj post la rikolto por peti permeson de la naturo pro la uzo de la tero kaj por danki ĝin. La maizo estas por la majaoj ĉefe gravega, ĉar ĝi estas la ĉefa nutraĵo kaj laŭ la kremito de la Popol Vuh, la dioj formis la homojn el maizaĵo.

Pro la disigoj fare de eŭropaj kaj usonaj koloniistoj kaj la mortigo de majaaj pastroj dum la milito en Gvatemalo, multaj komunumoj perdis sian agrikulturan scion. Tial oni nun trovas milpa-jn kun nur maizo.

Vidu ankaŭ