Ministerio pri polico (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ministerio pri polico
Lando(j) Francio vd
vdr

La ministerio pri polico estis franca ministerio kreita en la Direktorio kaj aldoniĝanta al la ministerio pri enlandaj aferoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua ministro estis Philippe-Antoine Merlin de Douai, kiu ekoficis la 4-a de januaro 1796. En la Direktorio, tiu posteno estis malstabila, kaj nur Charles Cochon de Lapparent restis tie dum pli ol unu jaro. En la Konsulato kaj en la 1-a Imperio, Joseph Fouché estis la nura ministro pri polico ĝis en 1810, kiam li estis anstataŭita de Anne Jean Marie René Savary. En la Resurtronigo Jules Anglès anstataŭis lin. Dum la Cent-Tagoj, Fouché reokupis tiun postenon ĝis la eksigo de Napoleono la Unua, kaj tri ministroj, el kiuj li mem sinsekvis ĝis la 29-a de decembro 1818, kiam Ludoviko la 18-a decidis ĝian nuligon.

En la 2-a Imperio, Napoleono la 3-a decidis la rekreon de tiu posteno por sia amiko Charlemagne de Maupas, sed tio daŭris nur unu jaron kaj kvin monatojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]