Mionší

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mionší
ĉeĥe: Mionší
nacia naturrezervejo
Jan Byrtus: Praarbaro Mionší (1980)
Oficiala nomo: Mionší
Kromnomo: Nacia naturrezervejo Mionší
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Municipoj Dolní Lomná, Horní Lomná
Historia regiono Silezio
Montaro Moraviasileziaj Beskidoj
Rivero Lomná
Situo Mionší
 - koordinatoj 49° 32′ 00″ N 18° 39′ 46″ O / 49.53333 °N, 18.66278 °O / 49.53333; 18.66278 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 950 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 620 m s. m.
Areo 1,697 km² (169,7 ha)
Proklamita 31. 12. 1933
Por publiko ne
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mionší forest
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Mionší estas nacia naturrezervejo en Ĉeĥio etendiĝanta en distrikto Frýdek-Místek, protektata ampleksan praarbaron de koniferaj kaj foliaj arboj. La areo de rezervejo estas 169,7 hektaroj, per kio Mionší enviciĝas inter la plej grandajn praarbarojn en Ĉeĥio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Mionší etendiĝas en PPR Beskidoj proksimume unu kilometro oriente de municipo Horní Lomná. La supermara alteco de la rezervejo estas 720 ĝis 949 metroj – la plej alta punkto estas monto Úplaz. Krom tio en la teritorion de la praarbaro situas ankaŭ montopintoj de montoj Velká Polana kaj Mionší vrch. La nordan kaj la okcidentan randojn de la rezervejo en distanco proksimume 0,5 až 1 km ĉirkaŭfluigas rivereto Lomná. En la rezervejon mem estas eniro malpermesita, aliro al ĝi estas helpe de instrua pado establita en la jaro 2005, kiu komencas norde de la praarbaro sur bordo de Lomná.

Alirebleco[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la praarbaro ne estas alirebla por publiko. En la spacon ĝis la limo de la nacia naturrezervejo kondukas markita instrua pado de informcentro nomata Matyščina louka en Dolní Lomná. Eniri en tiun ĉi padon, kio estas pagita, eblas nur kun kondukisto, nome ekde la 1-a de junio ĝis la 15-a de septembro nur dum semajnfinoj ĉiam je la 9-a kaj 30 minutoj kaj je la 13-a horo.

Fungoj[redakti | redakti fonton]

Praarbaro Mionší estas signifa ankaŭ kiel mikologia loko, precipe se temas pri tre ofta apero de diversaj specioj de fungoj kaj lignovoraj fungoj, kiel estas fomes fomentarius, hypholoma fasciculare, ostrofungo, ustulina deusta, gloeophyllum odoratum, kaj pluaj. En la jaro 1961 estis en praarbaro Mionší trovita ĝis nun la plej granda sporokarpo de ganoderma applanatum kun dimensioj 180 x 80 x 60 cm kaj pezo 96 kg. La trovaĵo estis metita kiel eksponaĵo en Silezia muzeo en Opava.

Mionší en fotografio[redakti | redakti fonton]

Praarbaro Mionší aperas en verkoj de antaŭaj fotografistoj, kiel estas: Josef Sudek, Rudolf Janda, Herbert Thiel, Jan Byrtus, Roman Burda, Vladimír Bichler kaj Petr Helbich. Kiel la unua fotografisto en la 1930-aj jaroj malkovris la sorĉon de praarbaro Mionší por publiko Rudolf Janda.[1]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prales Mionší - Virgin Forest Mionší, aŭtoroj de fotografioj: Josef Sudek, Rudolf Janda, Petr Helbich kaj pluaj, tekstoj Otto Hauck, Jr. kaj Petr Helbich, Praha : KANT, 2009, ISBN 978-80-86970-91-2