Mira (Koimbro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mira
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 30701
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 465  (2011) [+]
Loĝdenso 100 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 8° 44′ U (mapo)40.428472222222-8.73625 [+]
Areo 124,03 km² (12 403 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Mira (Portugalio)
Mira (Portugalio)
DEC
Mira
Mira
Situo de Mira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mira, Portugal [+]
vdr

Mira estas portugala urbeto en la distrikto Koimbro, Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra, kun ĉirkaŭ 7 300 enloĝantoj.

Mira estas sidejo de municipo Mira kun 124,03 km² kaj 12 114 enloĝantoj (2021), subdividita en kvar fregezioj. La municipo limas norde kun Vagos, oriente kaj sude kun Cantanhede kaj okcidente estas marbordo al Atlantiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pilorio de Mira.

La areo estis loĝata ekde la prahistorio, kion atestas ŝtonilaj restaĵoj kaj ankaŭ romianoj koloniigis la zonon, pro kio atestas disaj restaĵoj. Ankaŭ dum la epoko de Al-Andalus estis loĝado en la municipo, kun forta ĉeesto de mozaraboj. Mira aperas menciita en donaco kiun la unua guberniestro de Koimbro, nome la mozaraba Sisnando, faris en 1094 al la novaj loĝantoj de Montemor-o-Velho, al kiuj donis la terojn de Mira por ties kultivado. Tiun posedon konfirmis en 1095 Dom Raimundo kaj Dona Urraca, tiam Senjoroj de Portucale, al Soleima Godinho.

En 1442, Dom Pedro, regento de Portugalio kaj Duko de Koimbro, donis municipan aŭtonmecon al Mira kaj privilegiojn por fiksi loĝantojn. Mira ricevis foruon de Dom Manuel kun kategorio de vila (urbeto) en la 27a de Aŭgusto 1514 kaj nomis administranto kaj senjoro de la urbeto Dom Gonçalo de Tavares. Poste, Dom Manuel de Sousa Tavares sukcedis kaj la Senjorlando de Mira restis en la familio Tavares ĝis la 18-a jarcento, kiam pasis al la Casa das Rainhas. Kaj tiel ĝi restis ĝis la nuligo de la senjorlanda reĝimo en 1833.

Dum la 19-a jarcento okazis administraciaj reformoj. Mira, tradicie ligita al Koimbro, apartenis administracie tamen al la distrikto Aveiro, ekzemple en 1839, dum en 1852 al la komarko de Anadia. En 1853, dekreto de 31a de decembro metis la municipon Mira en la Distrikton Koimbro. En 1867 kaj 1895 oni nuligis por tre mallonge la municipon, kiu dufoje rekuperis sian aŭtonomecon.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Freguesias de la municipo Mira.

Mira estas subdividita en la jenaj kvar fregezioj:

  • Carapelhos
  • Mira
  • Praia de Mira
  • Seixo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Mira
  • Akvomuelejoj de Lagoa, Fazendeira, Areia kaj Arraial
  • Pilorio de Mira
  • Statuo de la Infanto Dom Pedro
  • Strando kaj Etnografia Muzeo en Praia de Mira

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]