Mirambel
Mirambel | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44141 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 105 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 35′ N, 0° 21′ U (mapo)40.5868013-0.34238740000001Koordinatoj: 40° 35′ N, 0° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 993 m [+] | ||
Areo | 45,470664 km² ( 454 7.0 664 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mirambel [+] | |||
Mirambel [miramBEL] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 103 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 993 msm de altitudo. La municipa teritorio estas en la oriento de la komarko en kiu ĝi limas kun tri aliaj samkomarkaj municipoj kaj precize inter Tronchón norde kaj Cantavieja sude. La loĝloko mem estas inter Cantavieja sudokcidente kaj La Mata kaj Olocau del Rey jam en la provinco Kasteljono; krome oriente kaj apude estas La Cuba, sed atingebla nur laŭ longa ĉirkaŭo ĉu norde tra La Mata ĉu sude laŭ la ŝoseo al Cantavieja. La loko estas en la Iberia Sistemo, ĉe la montaro de Malsupra Aragono ĉe la monto San Cristóbal, proksime de la rivero Cantavieja.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis restaĵoj de iberoj.
La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj la zono estis donita al la Ordeno de Templanoj. La plej frua mencio de Mirambel estas la dokumento per kiu Jakobo la 1-a de Aragono donis la senjorlandon de Mirambel al franca Raimundo Beneyto. En 1157 Alfonso la 2-a de Aragono donis al Mirambel la saman foruon kiel al Zaragozo kaj en 1195 donis al Gastón de Castellote Cantavieja kaj ses pluajn lokojn por formi komunumaron sendependan de la konvento de Teruel. Pedro la 2-a de Aragono, kiu sukcedis sian patron Alfonso la 2-a, konfirmis la donacon de la bailía al la Ordeno de la Templo, kiu havigis rajtigilon carta puebla en 1243. Je la dissolvo de la Templanoj, la tri bailioj de Cantavieja, Castellote kaj Aliaga pasis al la Ordeno de Sankta Johano. Dum granda parto de la Mezepoko Mirambel estis landlimo inter la Regno Aragono kaj la Regno Valencio.
Dum la Milito de Hispana Sendependigo la generalo Joaquín Blake forigis la francojn de Alcañiz, sed tiuj kunportis kelkajn mirambelanojn kiel ostaĝoj, same kiel tritikon, monon kaj brutojn. En Mirambel, defendita per muregoj, ariĝis granda truparo ĝis la 22a de Oktobro 1813 kiam post kapitulaco de Morella, la lastaj francoj forirs el la Historia Malsupra Aragono.
Dum la Karlismaj militoj okazis diversaj bataloj proksime kaj en Mirambel mem el 1835 ĝis 1840 kun partopreno de la generalo karlista Ramón Cabrera kaj la registaraj generaloj Baldomero Espartero kaj Leopoldo O'Donnell. En 1872 denove venis karlistaj rotoj, sed lokanoj ne sekvis ilin; la 27an de Aŭgusto 1873 la karlistoj estis venkitaj en Cantavieja, kaj finis tiam la milito en tiu areo.
En 1994 oni filmis en Mirambel grandan parton de la filmo de Ken Loach nome Land and Freedom pri historiaj okazaĵoj dum la Hispana Enlanda Milito en kiuj komunistoj subpremas aliajn maldekstrajn komunistojn kaj anarkiistojn, parto el kio fakte okazis en Aragono.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Mirambel kie oni malaltiĝis el 642 en 1900 ĝis nunaj 34 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe migdaloj kaj vitejoj), brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj menciindas la historia kerno, la muregoj, la preĝejo, la konvento, la urbodomo, du palacoj, restaĵoj de la kastelo kaj aliaj antikvaj konstruaĵoj. Piedirado kaj biciklado tra naturaj lokoj altiras vizitantojn.