Mirjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mirjan
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 103 069  (2015) [+]
Loĝdenso 129 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 30′ N, 128° 45′ O (mapo)35.493333333333128.74888888889Koordinatoj: 35° 30′ N, 128° 45′ O (mapo) [+]
Areo 799,03 km² (79 903 ha) [+]
Mirjan (Suda Koreio)
Mirjan (Suda Koreio)
DEC
Mirjan
Mirjan
Situo de Mirjan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miryang [+]
vdr

Mirjan (koree 밀양시, laŭ ĉinaj literoj 密陽市) estas urbego en Sud-Koreio.

Urbodomo de Mirjan

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mirjan situas en la sudorienta parto de la lando en baseno en montara regiono.

Ponto ĉe Mirjan

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Mirjan okazis en 505. En 1194 en Mirjan okazis batalo inter reĝaj fortoj kaj ribela armeo. Pli ol 7000 ribelantoj estis mortigitaj. Sub la japana rego diversaj kolizioj okazis inter la korea sendependa movado kaj la okupaciaj trupoj. En 1919 ĉirkaŭ 13,500 Mirjananoj partoprenis en pacaj manifestacioj en subteno de korea sendependeco. 150 koreaj civiloj estis pafitaj. En 1920 batalanto eksplodis du bombojn ĉe la policejo detruante la strukturon. La statuso de la urbo estis akirita en 1989.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mirjan estas grava turista celloko, ekster la urbego gravas la agrikulturo, precipe oni kultivas rizojn. En Mirjan kampuso estas la plej alta edukejo.

Stacidomo en Mirjan

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mirjan havas fervojan stacidomon. Estas rektaj kontaktoj al Pusano kaj Seulo.

Merkato en Mirjan

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Mirjan pluvas aŭ neĝas jare po 1229 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 13,3 °C. Inter decembro-marto ofte frostas, en aŭgusto la averaĝa temperaturo superas la 30 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pitoreskaj montoj en la apudaĵo
  • konfucea akademio

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans