Miroslav Tůma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Miroslav Tůma
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1920 (1920-03-18)
Morto 22-an de januaro 1992 (1992-01-22) (71-jara)
en Libhošť
Lingvoj Esperantoĉeĥa lingvo
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Profesio
Profesio esperantisto
v  d  r
Information icon.svg


Miroslav TŮMA (naskiis la 18-an de marto 1920 - mortis la 22-an de januaro 1992 en Nový Jičín - parto Libhošť, Ĉeĥio) estis ĉeĥa esperantisto, inĝeniero, aŭtoro de Pri la varmo, membro de AIS San Marino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La fundamentaj konsideroj de la scienco pri la varmo (Praha: Český Esperantský Svaz], 1972. - 215 p. : grafikaĵoj, bibliogr. p. 215)

Ing. JUDr. M. Tůma, CSc.

PRI LA VARMO

La fundamentaj konsideroj de la scienco pri la varmo

En Esperanto konsistigis: Ing. JUDr. Miroslav Tu~ma, CSc

Vintre 1971-1972 Post la unua korekto laŭ PIV

Antaŭparolo

Ĉiuj sciencaj kaj teknikaj fakoj indikas dum pasintaj jardekoj kaj nuntempeco rapidegan evoluon. Unuopaj naciaj, ŝtataj eĉ kontinentaj tutoj estas por la plua progresado tro mallarĝaj. Ĝi nepre pretendas farigon de ĉiuj bremsoj, limoj kaj baroj.

Tre efikaj bremsoj de la tuthomara scienca kaj teknika evoluo estas la lingvaj baroj. Ili ne nur malhelpas la tuthomaran interkompreniĝon en ĉefaj kaj bazaj filozofiaj, kulturaj kaj politikaj problemoj, sed bremsas ankaŭ la ĉiutagan praktikan vivon de laboro. La transporto de pensoj estas malfacila. Oni bedaŭrinde devas konstati, ke eĉ evoluintaj kaj grandegaj nacioj ne havas unuecan sciencan kaj teknikan terminaron. Pri la tutmonda internacia scienca kaj teknika terminologio oni povas ĝis nun nur sonĝi. Ĝian senduban valoron bontrovas ĉiu, kiu laboras en la scienca fako, kie oni ankoraŭ uzas la postvivantan latinan terminaron. Sed la moderna, rapide evoluanta scienco kaj tekniko urĝe bezonas ankaŭ la modernan precizan, fonetikan, gramatike facilan kaj tamen senlime esprimriĉan internacian sciencan lingvon.

La homaro ne havas jam nun superfluajn fortojn kaj tempon, por ke oni lasu lerni la plej bezonajn homojn de la ekonomia vivo kelkajn fremdajn lingvojn. La fremdlingva scipovo estas por lingvistoj nepra preferindaĵo alportanta profiton, sed por ĉiu teknikisto kaj ĉiu sciencisto ĝi estas nur la perdo de tutaj laborjaroj el lia fruktodona vivo en la kazo, kiam ĝi ne estas amokupo kaj amuzo.

Unu nacia lingvo bezonas minimume du mil laborhorojn da studo por la normala homo. Sed pri iu perfekteco oni ankoraŭ ne povas paroli. Bedaŭrinde nuntempaj sciencistoj kaj teknikistoj treege bezonus ne nur kompreni aŭ pasive legi la fakan literaturon, sed flue paroli, diskuti, precize difini siajn pensojn, prelegi kaj verki pri plej gravaj kaj malfacilaj fakaj problemoj.

Alvenis jam sendube la tempo, kiam nia movado devas denove pruvi sian vivkapablecon, kulmini plenumon de sia misio kaj prepari celkonscie nian multfoje elprovitan internacian lingvon Esperanto, por ke ĝi estiĝu ankaŭ la universala internacia lingvo de scienco kaj tekniko.

Esperanto estas ankoraŭ ĝis nun en la tekniko kaj ĝiaj sciencoj malmulte uzata. Oni devas formi teknikan fakan terminaron. La malfacilecon de ĉi tiu laboro ekkonas ĉiu, kiu volas precize difini necesajn fundamentajn pensojn, kiujn eble neniu antaŭ li en Esperanto esprimis.

Mi ekkonis, ke la tuta energetika maŝinkonstruado teorie bazas sur la scienco pri la varmo. Pro tio mi decidiĝis konsistigi necesajn artikolojn de ĉi tiu scienco. Pli poste, se la fortuno al mi permesos, mi intencas daŭrigi en la konsistigado de fundamentoj pri la energetika maŝinkonstruado.

Mi strebis uzi internaciajn vortojn tie, kie mi en Esperantaj vortaroj ne trovis sufiĉe trafajn esprimojn. Certe ne ĉio sukcesis. Mi malgraŭ ĉiu klopodo restas profunde en la pensado de nia nacia kulturo.

Karaj gesamideanoj, mi petas vian kritikon kaj recenzon. Bonvolu juĝi mian klopodon juste. Plibonigu tion, kio estas plibonigenda. Sed precipe komencu skribi pri viaj fakoj tiel, kiel kuraĝis mi. Esperanto tion urĝe bezonas!

Ing. JUDr. Miroslav Tu~ma, CSc.

  • Prienergiaj pripensetoj (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko : kolekto de seminariaj referaĵoj; p. 44 - 47)

Vikilibro[redakti | redakti fonton]

Pri la varmo