Miruts Yifter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miruts Yifter
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1944 (1944-05-15)
en Adigrat
Morto 22-an de decembro 2016 (2016-12-22) (72-jaraĝa)
en Toronto
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Ŝtataneco Etiopio
Okupo
Okupo longdistanca kuristo
vdr

Miruts Yifter (en amhara lingvo: ምሩፅ ይፍጠር, karesnome konata kiel "Yifter la Ŝanĝulo" (pro siaj subitaj rapidecŝanĝoj);[1][2] 15a de majo 1944 – 22a de decembro 2016) estis etiopia longdistanca kuristo el Regiono Tigrajo. Li atingis du ormedalojn en la Somera Olimpiko 1980 de Moskvo kaj en 10,000 kaj en 5000 m.[3]

Lia naskdato aperas ofte kiel 15a de majo 1944, sed ne estas tute certeco pri tio. Lia nomo foje aperas literumita kiel Muruse Yefter.

Li jam en la Somera Olimpiko 1972 de Munkeno atingis bronzan medalon en 10,000 metroj. En 1973 en la Tutafrikaj Ludoj li atingis unu ormedalon (10,000 m) kaj unu arĝentan medalon (5000 m). En la 1a Afrika Ĉampioneco en 1979 li atingis du ormedalojn (5000 kaj 10,000 metroj).

Notoj[redakti | redakti fonton]