Mituloj-frititaj terpomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plado da mituloj-frititaj terpomoj en Belgio.
Plado da mituloj-frititaj terpomoj en Francio.

Mituloj-terpomfingroj (france: Moules-frites, nederlande: Mosselen friet) estas plado tre populara en Belgio kaj la nordo de Francio, sed en la realo oni manĝas ĝin en la tuta lando. Ĝi estas simpla plado konsistanta el mituloj kuiritaj en vaporo kun garnaĵo el frititaj terpomoj. Oni tradicie akompanas ĝin per biero.

La porcio da mituloj tipe servata en la belgaj restoracioj estas ĝenerale po unu kilogramo kaj duono por persono (kun konkoj); kaj oni servas ĝin en kuir-poto al ĉiu gasto.

Ĝi ankaŭ estas tipa plado de la foira brokanto de Lille[1] [2] (Francio) kaj de la parizaj bier-trinkejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]