Mizoramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mizoramo ( el mi 'popolo', zo 'monteto', ram 'lando' ) estas subŝtato en la orienta parto de Barato. Ĝi estas unu el la Sep fratinoj (ŝtatoj). Mizoramo fondiĝis en 1987.

Loko de Mizoramo en Barato
La 8 distriktoj de Mizoramo

Bazaj indikoj

La ĉefurbo de Mizoramo estas Aizavlo, kie la unusola flughaveno funkcias. La subŝtato konsistas el 8 distriktoj.

Demografio

La mizoramanoj konsistas el diversaj etnoj. 90% de la loĝantaro estas kristana.

Klimato

Mizoramo havas mildan klimaton, ne varmegan en somero kaj ne tre malvarma en vintro. Vintre estas 11-21 °C-oj, somere 20-29 °C-oj. Ĉiujare pluvas 2540 mm-ojn.

Vidu ankaŭ