Saltu al enhavo

Modifita latina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La velkinta gloro de latino, kiu estis la interlingvo de la Okcidento inter -100 kaj 1700, ade instigas la revon pri nova interlingvo -- ekzemple, Latino sen fleksio, Interlingvao kaj Esperanto, ĉiu estante, plejparte, lingvo novlatina. Estis pli ol 30 tiaj lingvoj novlatinaj.

Zamenhof mem revis kiel knabo pri la restarigo de latino kiel interlingvo. Esperanto esence havas novlatinan vortprovizon interpretita de ruslingvano: plejparte latina laŭ vortprovizo, sed slava laŭ sintakso, ortografio kaj eĉ la signifo de vortoj (ekzemple, la vorto plena estas latina en formo sed slava laŭ signifo).

Kelkaj lingvoj de tiu kategorio

[redakti | redakti fonton]

Latino Commerciale

[redakti | redakti fonton]

Latino Commerciale estas simpliigita latino proponita de Dro Colombo (pseŭdonimo de iu Chillet) el Cannes (Francujo), kiu publikigis gramatikon kaj mallongan vortaron (192 paĝoj) en 1904[2]. La aŭtoro diras ke li eltrovis ĝin en la ruinoj de Pompeio kaj sur la popolaj enskriboj latinaj, kaj ke ĝi estas la lingvo, kiun parolis la Romaj legianoj, tre eble en metafora senco. La prononco miksas la italan, la francan kaj la "restarigitan" prononco. Sekve la Y oni elparolu kiel la u franca sed la silaboj "ce" kaj "ci" oni povas prononci laŭvole "se"/"si" aŭ "ĉe"/"ĉi". La latina deklinacio ricevas nenian simpligon, konservante eĉ la vokativon. Colombo forigis la formojn deponentajn de la verbo kaj regularizis la pasivan voĉon. Li propona diakritikojn ĉe la deklinaciajn finojn, sub preteksto distingi ilin kiam ili konfuzigas. Li ankaŭ uzas francajn vortojn latinigitaj, kiel acquêt>acquisitum (kvintanco)[3].

Specimeno: Motor D... typo verticali et 9 equorum vi, præbet electricum flammigerum et aquæ circulationem. Volans, motori exterus se interus quadro, locum habet inter motorem ipsum citatisque mutationem, cui præèst brevi spatio[4]

Linguum islianum

[redakti | redakti fonton]

Linguum islianum estas modifita latino proponita de iu Isly en Parizo 1901. Ĝi uzas nur la tri ĉefajn deklinaciojn.

  • Latine: Canis per flumen carnem dum ferret natans, Lympharum in speculo vidit simulacrum suum
  • Linguum islianum: Canus dum ferebat carnum, natans per fluminum, videavit suum simulacrum in speculo lymphorum

Novilatin (Blondel)

[redakti | redakti fonton]

Novilatin estas nomo de internacia planlingvo prezentita al Delegacio por la alpreno de Lingvo Internacia de franca fizikisto André Blondel. La projekto estas bazita sur klasika latina lingvo, sed kun regula derivado per 61 sufiksoj. Poste li rezignis la projekton kaj pasis al Okcidentalo.

Nov latin (Rosa)

[redakti | redakti fonton]

Specimeno: Le nov latin non requirer pro le sui adoption aliq congress. Omnes poter scriber statim ist lingua; ils deber solum anteponer ad le lor opuscul un parv præliminari explication. Sic facient ils vol valide cooperar ad le universal adoption de ist international lingua, et simul ils vol poter star lege ab un mult major numer de doctes quam si ils haber scribé in quilibet alter vivent lingua

Novum estas internacia planlingvo proponita de pacifisto Michael Moszczynski el Toronto, Ontario, Kanado, en 1994. Ĝi estas projekto bazita sur latina lingvo.

Patro nia: Patre nostre, quis esses in caelis, sanctificerat nomen tuum. Adveniat regnum tuum. Essat voluntas tua, ut in caelo ut etiam in terre. Da nobis hodie panem nostrum diurnarem, et nos ne induca in temptationem, sed libera nos a malo.

Simpligita Latina lingvo

[redakti | redakti fonton]

SPL aŭ Simpligita Latina lingvo estas planlingvo bazita sur latina lingvo, proponita de usonano Richardius Dominicus (eble plumnomo) en 1982.

Bibliografio
  • Dominicus, Richardius: SPL: an international language based on simplified Latin
(Wisconsin: Dominicus Publishing, 1982. 237 p.)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Latina Academia Arkivigite je 2022-01-10 per la retarkivo Wayback Machine
  2. https://groups.google.com/g/alt.uu.lang.misc/c/nLv3YeoRuHY?pli=1
  3. Revuo Esperanto 22 okt 1905
  4. Bulteno de Academia pro Interlingua n.4 1926 p. 75