Mokovioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mokovioj
izolita homa grupo • etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Mokovioj aŭ en hispana mocovíes (aŭ moqoit) estas grupo etna disigita el aro nomita gvajkuruoj ("guaykurú" nomo insulta kiun la gvaranioj uzis por la etnoj pampanoj de la Granda Ĉako).

La Mokovioj ĉe la 16a jarcento okupis la terojn okcidente de la abiponoj kaj oriente de la luloj, tio estas, teritorioj korespondaj al la provinco argentina Ĉako kaj al parto de la provinco Santiago del Estero.

Antaŭ la alveno de la hispanoj ili estis fundamente ĉasistoj-kolektistoj. Ili estis popolo tre militema, kiu profitis el ĉevalo alportita de la eŭropanoj por ataki urbojn.

Kiel ĉe aliaj indiĝenaj popoloj de la argentina marbordo, la alveno de la jezuitoj ŝanĝis ties sociojn; ene de la indiĝenaj komunumoj organizitaj de tiuj elstaras la Reducción de San Javier, kiu malaperis pro la forpelo de la jezuitoj el la tuta hispana teritorio en la lasta kvarono de la 18a jarcento.

Poste ili estis pelitaj al sudo de la provinco Ĉako kaj nordo de la provinco Santa Fe, kaj ili defendis sin eĉ atakante la urbon Santa Fe foje. Ĉe tiu urbo instaliĝis rezervejo por anoj de tiu komunumo.

Socio[redakti | redakti fonton]

En las santafeaj urboj Rosario, Venado Tuerto, Recreo, Reconquista, Melincué, Firmat, Casilda kaj en aliaj pli malgrandaj lokoj, troviĝas komunumoj de mokovioj, sume 1.000 familioj en Colonia Dolores (en la Departemento San Justo) kie pli ol la 90% de la urba loĝantaro estas de mokovia deveno, distanta 52 km de San Javier, kie oni konservas la parolajn transmitojn historiajn de "El Último Malón Mocoví".

La aktuala nombro de argentinoj kiuj konsideriĝas mokovioj diferencas laŭ la fonto inter 5.000 kaj 40.000 personoj, kaj ĉirkaŭ 4.500 estas parolantoj de la lingvo.[1][2][3]

La Encuesta Complementaria de Pueblos Indígenas (ECPI) 2004-2005, komplementa enketo de la argentina ŝtata censo Censo Nacional de Población, Hogares y Viviendas 2001, montris kiel rezulto agnoskon aŭ rektan descendon el popolo mokovia de 12.145 personoj en la provincoj Ĉako kaj Santa Fe. El kiuj 6.613 loĝas en komunumoj. En la tuta lando agnoskiĝis 15.837 mokovioj, 6.619 loĝantaj en komunumoj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Glosario de lenguas indígenas sudamericanas, Edgardo Civallero, Universidad Nacional de Córdoba[rompita ligilo]
  2. Florían Paucke S.J.: Hacia allá y para acá (Una estadía entre los indios mocovíes, 1749-1767. T III, 1a parto, UNT, Tucumán-Buenos Aires, 1944. Traduko de Edmundo Wernicke.
  3. Eduardo Rosenzvaig: El 48, historia de la cultura funeraria del norte argentino, Pg. 141, UNT, Tucumán, 2002
  4. INDEC. Censo 2001 - Encuesta Complementaria de Pueblos Indígenas. Arkivita el la originalo je 2007-04-06. Alirita 2014-04-14.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]