Molenwaard

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Molenwaard estas komunumo en la sudokcidenta parto de la provinco Suda Holando (Zuid-Holland) de Nederlando. Ĝi estas rezulto de unuiĝo de la antaŭaj komunumoj Graafstroom, Liesveld kaj Nieuw-Lekkerland la 1-an de januaro 2013. La tiel kreita komunumo kovras areon de 126,47 kvadrataj kilometroj kaj la 1-an de januaro 2014 havis 29 043 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 246 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra adreso de la komunumo estas poŝtkesto en la loĝloko Bleskensgraaf, simile grandas la loĝlokoj Groot-Ammers kaj Nieuw-Lekkerland, kaj malpli multajn loĝantojn havas la lokoj Brandwijk, Goudriaan, Kinderdijk, Langerak, Molenaarsgraaf, Nieuwpoort, Ottoland, Oud-Alblas, Streefkerk, Wijngaarden.

La komunumo estas la unua en Nederlando kiu aspiras esti komunumo sen urbodomo. Ene de la nova serva koncepto centras komputilaj servoj kaj nur aldone iuj personaj servoj en elektitaj ĉambroj de la vilaĝocentroj. Tio signifas, ke la loĝantoj kaj reprezentantoj de entreprenoj ne plu devas iri al urbodomo por plenumo de administraj servoj. La celo estas ke surbaze de la "virtuala oficejo" la komunumo povu komplete reguligi siajn servojn kaj procedojn.

"Lando de muelejoj"

La komunuma nomo konsistas el la eroj "molen" (muelejoj) kaj "waard", geografia nomo por senmonta, apudrivera, kutime eksmarĉa, do per homa laboro sekigita pejzaĝo. La nomo jam indikas ke la pejzaĝo aparte karakteriziĝas per (vent)muelejoj. Aparte konatas la 19 ventmuelejoj de Kinderdijk, kiuj estas unu el la plej konataj turismaj vizitindaĵoj de Nederlando, kaj estas enskribitaj en la listo de Mondheredaĵoj de UNESKO en 1997.

Biblia zono

La regiono estas parto de la tiel nomata "biblia zono de Nederlando", en kiu dominas aparte fervoraj kristanoj. Granda plimulto estas membroj de ortodoksa protestantismo kaj kalvinismo.

Eksteraj ligiloj

greke Retpaĝo de la komunumo (nederlande)

la ventmuelejoj de Kinderdijk
la ventmuelejo de Goudriaan

Ŝablono:Komunumoj de Suda Holando