Molinillo
Etoso
Molinillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37683 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 47 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 28′ N, 5° 57′ U (mapo)40.468888888889-5.945Koordinatoj: 40° 28′ N, 5° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 723 m [+] | ||
Areo | 6,79 km² ( 679 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Molinillo [+] | |||
Molinillo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar kaj al la municiparoj Embalse de Béjar kaj Entresierras. Molinillo estas tradukebla al Muelejeto.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 6,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 42 loĝantojn.
Molinillo estas en la kunfluejo de la riveroj Alagón kaj Sangusín kaj inter la montaroj de Francia kaj Béjar. Abundas kaŝtanarboj, kverkoj, anzinoj, arbutoj kaj aliaj specioj. La ĉefaj produktoj de agrikulturo estas vinberoj kaj olivoj. Ĝis 2007 oni fabrikis vinon, kaj iam oni bredis kaprojn kaj porkojn.