Monaĥejo Arkadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La monaĥejo

La Monaĥejo Arkadi (novgreke Μονή Αρκαδίου) estas la plej grava nacia monumento de Kreto. Ĝi havis gravan rolon en en la kreta batalo pro la sendependeco disde la Osmana imperio. La bildo de la monaĥejo aperis sur la 100-drakma monbileto, antaŭ enkonduko de la eŭro.

Situo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo situas en distrikto Rethymno, ĉ. 25 km sude de la urbo Rethymno en okcidenta Kreto en alto de 500 m super la marnivelo ĉe montaj delikvoj de masivo Psiloritis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭbarejo de la monaĥejo

Laŭ la tradicio, la monaĥejo Arkadi estis konstruita en la 5-a jarcento fare de la imperiestro Arcadius. Laŭ sciencistoj, la monaĥejon fondis samnoma monaĥo. La unua pruvo pri ekzisto de la monaĥejo venas el la 14-a jarcento, dum la preĝeja baziliko estis konstruita dum la venecia regado en 1587 kiel rekonstruo de malnova preĝejo. La monaĥejo havis florepokon en la 17-a jarcento.

Post konkero de Kreto en 1669 fare de la Osmana imperio, la monaĥejo estis detruita. La monaĥoj do ricevis la permeson reveni al Arkadi kaj sonoriligi. La monaĥejo estis renovigita kaj la detruita ĉirkaŭbaraĵo (muro) rekonstruita. En 1760 vivis sur Kreto 200.000 muslimoj kaj 60.000 kristanoj.

Pulvora magazeno

Post kiam parto de la hodiaŭa Grekio sukcese akiris sendependecon en 1830 disde la Osmana imperio, fortiĝis sur Kreto la sendependiĝa movado kaj kontraŭstaro al la okupa osmana regado. En 1866, en la monaĥejo formiĝis revolucia komitato, kiun gvidis la abato Gabriel Marinakis (n. 1826). En Arkadi alvenis el Grekio en septembro de 1866 la greka generalo Panos Koronaios (n. 1809) kaj iĝis militista komandanto de la ribelo en regiono Rethymno. Koronaios juĝis la monaĥejon nedefendebla, sed lia opinio ne akiris plimulton inter la revoluciaj komitatanoj. La generalo post tio forlasis la monaĥejon - kun siaj soldatoj - kaj postlasis leŭtenanton kiel militistan gvidanton.

La osmanoj atakis la monaĥejon kun 15.000 soldatoj kaj 30 kanonoj en nokto de la 7-a je la 8-a de novembro 1866. En la monaĥejo restadis 964 homoj, el kiuj 325 estis batalpreta viro. Post du tagoj de senelira batalo, la defendantoj decidis ne militkaptiĝi vive. Granda parto el ili (ĉefe virinoj kaj infanoj) retiriĝis en la pulvoran magazenon la 9-an de novembro, kiun eksplodigis iu batalanto (aŭ laŭ iu legendo, la abato mem). Mortis ĉiu greko (ĉ. 700) - krom unu junulino- kaj plurdeko (eĉ pli ol 100) da turkaj soldatoj. Kaptiĝis 114 defendantoj, verŝajne mortis 1.500 atakantoj.

La afero atingis internacian ekscitiĝon. Esprimis solidarecon Victor Hugo kaj Giuseppe Garibaldi al la kretanoj. Kreto iĝis fakte sendependa en 1897 kaj en 1913 okazis unuiĝo kun Grekio.

Oni firmigis en 1937 en la orientan muron de la monaĥejo ŝtontabulon kun enskribaĵo memore al eventoj de 1866. La tabulo videblas hodiaŭ en la parte rekonstruita pulvora magazeno.

Litografio kaj memortabulo
Citaĵo
 La flamo, kiu ekbrulis en ĉi tiu kripto kaj prlumis la glorriĉan Kreton de la unua ĝis la alia fino, estis Dia Flamo, en kiu la kretanoj forbrulis por la libereco. 
— Ĉefepiskopo Timotheos Veneris

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stella Kalogeraki: Arkadi – Das historische Kloster, Mediterraneo Editions, Rethymno 2002, ISBN 960-8227-18-6
  • Theocharis Provatakis: Das Arkadi Kloster, Geschichte – Kunst – Traditionen, Michalis Toubis, Ateno 1986