Monaĥejo Burrishoole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
aspekto de sudoriento al la monaĥejo kun ĥorejo dekstre kaj la suda kver-navo maldekstre

La monaĥejo Burrishoole kaj irlande monaĥejo Buiríos Umhaill estis fondita en la jaro 1469 kiel domo de la Dominikanoj en la diocezo Tuam kaj estis de la papo en 1486 post la fondado akceptita. La monaĥejo estis kadre de la Reformacio malfondita, sed iom poste denove uzata.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

rigardo al la altaĵo kun la monaĥejo el sudorienta direkto kun la Kanalo Burrishoole kaj la monto ‘’An Bhinn Ghorm’’ en la fono

La monaĥejo situas apud Baile Uí Fhiacháin (Newport (Mayo)) en la Graflando Mayo sur monteto apud la Kanalo Burrishoole, malgranda marbrako, kiu kondukas la akvon de du lagoj, nome la Lagoj Feeagh kaj Furnace, al la Atlantiko ĉe la okcidenta marbordo de Irlando. La mara brako formas ĉirkaŭ la altaĵo protektatan naturan havenon, kiu ĝis hodiaŭ estas uzata. Dum la tempo de la monaĥejo la fiŝkaptado estis grava ekonomia resurso de la monaĥejo.[1] Ĉirkaŭe oni havas bonan rondrigardon al la montoj de la graflando Maigh Eo. En la sudo oni vidas Croagh Patrick kaj en la nordo la montojn de la Nephin-Beg-masivo.

Nomo de la monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La regiono estis nomata en la malnovirlanda Umall kaj estis irlanda eta reĝlando.[2] Post la angla-normana konkerado de Connacht la teritorio fariĝis en la jaro 1235 la posedo de Henry Butler, kiu tie konstruigis urbon. Tiaj feŭdoj estis en la 13a jarcento en la angle burgage. La mezirlanda lingvo transprenis buiríos, kiu pli poste fariĝis burris en la angla.[3] El burris kaj la malnovirlanda nomo iĝis Umall, kiu fariĝis dum la tempo de la Tudoroj Oules kaj fine ekestis la nomo Burrishoole.[4]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

rigardo el la suda kvernavo tra la du arkadoj en la preĝeja navo.

La al monaĥejo apartenanta preĝejo konsistas el ĥorejo, turo, preĝeja navo kaj suda kvernavo, kiu estas de du arkadoj separita de la ĉefnavo. Ĉe la norda flanko troviĝas la monaĥeja ĝardeno, kies loĝdomoj disfalis preskaŭ komplete. Nekutima estas la turo, kiu signife diferencas de la arkitekturo de la Dominikanoj en Irlando; ĝi estas tre malalte kaj sekvas al la ekzemplo de la cistercianoj.[5]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Benedict O’Sullivan: Medieval Irish Dominican Studies. Geschrieben zwischen 1948 und 1953, herausgegeben von Hugh Fenning, Four Courts Press, Dublin 2009, ISBN 978-1-84682-151-6.
  • Harold G. Leask: Irish Churches and Monastic Buildings, Volume Three. Dundalgan Press, Dundalk 1960.
  • Aubrey Gwynn kaj R. Neville Hadcock: Medieval Religious Houses Ireland. Longman, London 1970, ISBN 0-582-11229-X.
  • Thomas S. Flynn: The Irish Dominicans 1536-1641. Four Courts Press, Dublin 1993, ISBN 1-85182-122-8.
  • Joseph F. Quinn: History of Mayo, Volume 5. Brendan Quinn, Ballina 2002, ISBN 0-9519280-5-8.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vgl. Flynn, S. 79.
  2. Por la skribmaniero kaj la enordigado de la etreĝlando komparu F. J. Byrne: The viking age. en: Prehistoric and Early Ireland, eldonita de Dáibhí Ó Cróinín, Oxford University Press, Oxford 2005, ISBN 0-19-821737-4, p. 610.
  3. Vgl. S. 36, Eintrag buiríos in Deirdre Flanagan et al: Irish Place Names. Gill & Macmillan, Dublin 1994, ISBN 0-7171-2066-X.
  4. Vgl. O’Sullivan, p. 79.
  5. Vgl. Leask, p. 54.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

53.898655-9.572031