Monaĥejo de Yuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo de Yuso
monaĥejo • nacia monumento de Hispanio [+]
Koordinatoj42° 19′ 33″ N, 2° 51′ 55″ U (mapo)42.32583333-2.86527778Koordinatoj: 42° 19′ 33″ N, 2° 51′ 55″ U (mapo)

Monaĥejo de Yuso (Provinco Rioĥo)
Monaĥejo de Yuso (Provinco Rioĥo)
DEC
Monaĥejo de Yuso
Monaĥejo de Yuso
Lokigo de Provinco Rioĥo en Hispanio

Map
Monaĥejo de Yuso
Vikimedia Komunejo:  Monasterio de San Millán de Yuso [+]
vdr

La Reĝa Monaĥejo Sankta Emiliano de Yuso (hispane Real Monasterio de San Millán de Yuso) troviĝas en la vilaĝo San Millán de la Cogolla, aŭtonoma regiono Rioĥo (Hispanio), ĉe la maldekstra bordo de la rivero Cárdenas, en la valo San Millán. Ĝi estas unu el la du monaĥejoj apartenantaj al la sama ensemblo, kune kun la monaĥejo de Suso. Yuso estas vorto en la antikva hispana kio signifas "malsupra".

Ĉi tiu monaĥejo estis konstruigita en la jaro 1053 de la navara reĝo Garcia Sanĉo la 3-a de Navaro. La historio pri ĝia fondiĝo estas mergita en la legendo pri miraklo de sankta Emiliano, juna paŝtisto kiu ermitiĝis. Kiam en 574 forpasis Emiliano, 101-jaraĝa, siaj disĉiploj enterigis lin en la kaverno kie li loĝis kaj ĉirkaŭ ĝi estiĝis la unua monaĥejo (Monaĥejo de Suso). Sankta Braŭlio, 50 jarojn post lia morto, verkis pri la vivo de la sanktulo. La grafo Fernán González estis tre fervora kredanto je la sankta ermito. Post la batalo de Simanko, en la jaro 923, en kiu sankta Emiliano aperas defende de la kristanoj, estis nomumita patrono de Kastilio. Li daŭre restas kiel patrono de Kastilio-Leono kaj kunpatrono de Hispanio.

En la jaro 1997 ĝi estis deklarita, kune kun la alia monaĥejo, Monda heredaĵo de UNESKO pro ĝiaj historiaj, artismaj, literaturaj kaj lingvaj valoroj. Ĝi estas unu el la itineroj de la t.n. "Vojo de la Lingvo" kiu inkluzivas gravajn lokojn de la hispana lingvo kiel Alcalá de Henares kaj Salamanko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]