Monceau-Saint-Waast

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monceau-Saint-Waast
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Berlaimont
INSEE kodo 59406 [+]
Poŝtkodo 59620
Kodo laŭ INSEE 59406
Politiko
Urbestro S-ro Pascal Thurette
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 500 (1 999)
Loĝdenso 84 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°10′16″N 3°51′20″O  /  50.17111°N, 3.85556°O / 50.17111; 3.85556 (Monceau-Saint-Waast) (mapo) Koordinatoj: 50°10′16″N 3°51′20″O  /  50.17111°N, 3.85556°O / 50.17111; 3.85556 (Monceau-Saint-Waast) (mapo)
Alto 132 m - 171 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,93 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Monceau-Saint-Waast en Francio
50° 10′ 16″ Nordo 3° 51′ 20″ Oriento / 50.1711111111 °N, 3.85555555556 °O / 50.1711111111; 3.85555555556 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monceau-Saint-Waast [+]
vdr

Monceau-Saint-Waast estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 500 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Ĝi estas trafluata de la rivero Tarsy.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Monceau-Saint-Waast estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.

La vilaĝo Monceau-Saint-Waast troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Monceau-Saint-Waast etendiĝas sur 5,93 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Boduano la 5-a, grafo de Henegovio, konstruigis fortikigitan kastelon en Monticellus (poste Monceau). La landsinjoro de Avesnes-sur-Helpe sensukcese atakis ĝin en 1185. Tiu sinjorlando apartenis ĝis la franca revolucio al la familio Frasneau, el Gommegnies : ĝi fariĝis vicgraflando en la 17-a jarcento.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La loka preĝejo, dediĉita al Sankta Marteno, datiĝas de la 16-a jarcento, sed la sonorilturo estis fakte rekonstruita en 1883. Estas en la preĝejo tombo de la 16-a jarcento kaj altaroj de la 18-a jarcento.

La farmodomo "del Tour" estas farmodomo fortikigita en la 15-a jarcento kaj konstruita sur la loko de la malaperinta kastelo de Boduano.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Monceau-Saint-Waast apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]