Monda Tago de Veganoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aktivisma agado dum la Monda Tago de Veganoj

Monda Tago de Veganoj (angle: World Vegan Day) – la festo de internacia tago festata de veganoj en la tuta mondo la 1-an de novembro, por memorigo de la fondo de Vegana Societo (Vegan Society) en 1944.

Celo de la festo estas promocio de veganismo, t.e. elimino de produktoj de besta deveno ne nur de sia dieto, sed ankaŭ de sia vivo. Agadoj konsciigaj pri la temo de bestoj destinitaj al buĉejo kaj protekto de la medio: problemo de malpurigoj fluantaj de bestaj farmoj, kaj sekurigo de glicino kaj greno por milionoj de homoj suferantaj pro malsufiĉa nutrado en la tuta mondo. Motivo por veganoj estas „kompato por suferantoj kaj estimo por la vivo”.

Solenado en Pollando[redakti | redakti fonton]

Ĉar la saman tagon estas celebrata en la tuta lando Tago de Ĉiuj Sanktuloj, promocio okazas la 1-an de oktobro dum la Monda Tago de Vegetarismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]