Mondaj Premioj de Vojaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mondaj Premioj de Vojaĝo
honorigo
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita en 1993
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Mondaj Premioj de Vojaĝo (angle World Travel Awards, akronime WTA) estis fonditaj en 1993 kaj estas prezentitaj ĉiujare kiel premio fare de la Londona Mayfair-bazita amaskomunikila firmao World Travel Awards Ltd. aljuĝita por rekoni elstarajn atingojn en ĉiuj ŝlosilaj sektoroj de la vojaĝo, turismo kaj gastama industrioj tutmonde fare de la Monda Konsilio pri Vojaĝado kaj Turismo [1]. En la nomumoj partoprenas kelkaj miloj turismindustriaj profesiuloj de ĉiuj kontinentoj, kiuj laboras en agentejoj, hoteloj, flugkompanioj, turismaj centroj kaj aliaj turismaj institucioj.

La voĉoj kaj premioj tiam estas aljuĝitaj fare de internacia ĵurio de turismaj fakuloj kaj kolegoj. La premioj estas donitaj kaj sur la tutmonda nivelo kaj sur la nivelo de dek internaciaj ĉefaj regionoj en ampleksa vario de kategorioj, inkluzive de hoteloj kaj aliaj loĝejoj, turismaj vidindaĵoj, flugkompanioj, vojaĝagentejoj, krozolinioj, safariaj kompanioj, turismaj funkciistoj, festivaloj kaj okazaĵcellokoj, naturrezervejoj, naciaj parkoj, respondeca turismo ( ekoturismo) kaj multe pli [2]. La premioj ofte estas referitaj kiel la "Oskaroj de la vojaĝindustrio" [3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2012) Sustainability in the Hospitality Industry: Principles of Sustainable Operations. Routledge.
  2. Staff. "Cayman Islands Earns World Travel Award, Anticipates 2015 Win", Inquisitr, 10 de febrero de 2015.
  3. Cecilia Rodriguez. "Summer In Europe: Best Beaches, Islands And Hotels, Winners Of World Travel Awards 2019". Forbes. Known as the Oscars of tourism, the World Travel Awards named Portugal for the third consecutive year as "Europe's Leading Tourist Destination"...

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]