Kultura turismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sibiu, Rumanio
Turistoj ĉe ruinoj de kmera templo Pre Rup en Angkor, Kamboĝo.
Turistoj ĉe Angkor, Kamboĝo.

Kultura turismo estas maniero de turismo kiu centriĝas al kulturaj allogaĵoj proponitaj de difinita turisma loko, ĉu malgranda vilaĝo, ĉu urbo, regiono aŭ lando. Lastatempe ĝi ekelstaris en zonoj kie ne estas taŭgaj ebloj por aliaj tipoj de turismo: suno kaj strando, sporta, ktp.

Tiu tipo de turismo bezonas histori-artajn rimedojn por sia disvolviĝo. Ĝi estas mlpli postulema kaj malpli dependa el la sezono.

La kultura turismo estas konsiderata parto de la grupo de alternativa turismo. Oni povas subdividigi tiun koncepton laŭ diversaj subtemoj kiaj la jenaj:

  • Etnografia: pri kutimoj kaj tradicioj de la popoloj.
  • Literatura: pri lokoj aŭ eventoj de bibliografia aŭ biografia karaktero. Ekzemple motivita de klasika verko, kiaj la Odiseado de Homero; la Historioj de Herodoto; Don Quijote de Miguel de CervantesUliso de James Joyce.
  • Kina: motivita de vizito al lokoj kie oni filmis difinitajn filmojn aŭ kie oni okazigas kinfestivalojn.
  • Funebra: vizito al tombejoj aŭ tomboj de famuloj.
  • Eduka: ligita ofte al lernado de lingvoj.
  • Scienca: al kongresoj por scienculoj aŭ al enketado.
  • Kultura: por viziti muzeojn, arkeologiajn kuŝejojn, kiaj Pompejo, Herkulano, ktp.
  • Kuirarta: ligita al tradicia kuirarto.
  • Naturo. celas viziti la naturajn vidindaĵojn de montoj, arbaroj, riveroj, lagoj, kavoj, vulkanoj, termaj fontoj ktp. Ĉefe ĉe naturaj parkojnaciaj parkoj.
  • Rura turismo: ĉefe per luado de antikva domo en kamparo aŭ en natura etoso de montaro, arbaro aŭ simple rura.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]