Mondfederacio de Surduloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mondfederacio de Surduloj - angle World Federation of the Deaf (WFD) - estas internacia ne-registara organizaĵo kiu agas kiel tegmenta institucio por naciaj asocioj de surduloj, kun fokuso pri surduloj kiuj uzas signolingvon kaj iliaj familioj kaj amikoj. La organizaĵo celas antaŭenigi la homajn rajtojn de ĉiuj surduloj, kunlaborante kun la Unuiĝintaj Nacioj (kun kiu ĝi havas konsultajn rilatojn) kaj kun diversaj UN-agentejoj kiel la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) kaj la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). La mondfederacio estas ankaŭ membro de la Internacia Alianco pri Malkapabloj (angle International Disability Alliance, AID).

La nun 11 estraranoj estas ĉiuj surdaj. La centra oficejo de la federacio situas en Helsinko, Finnlando.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo (angle, enkonduka filmeto en signolingvo)