Monsieur Ibrahim et les fleurs du Coran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monsieur Ibrahim et les fleurs du Coran
filmo
Originala titolo Monsieur Ibrahim et les fleurs du Coran
Originala lingvo franca lingvo • turka lingvo
Kina aperdato 17 sep. 2003, 25 mar. 2004
Ĝenro filma dramo, komedia filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Rémy Chevrin
Reĝisoro(j) François Dupeyron
Produktisto(j) Michèle Pétin • Laurent Pétin
Scenaro Éric-Emmanuel Schmitt • François Dupeyron
Filmita en rue des Degrés
Loko de rakonto ParizoIstanbuloAnatolio
Muziko de Dov Seltzer
Rolantoj Omar Sharif • Pierre Boulanger • Isabelle Adjani • Gilbert Melki • Isabelle Renauld • Lola Naymark • Jérémy Sitbon • Éric Caravaca • Anne Suarez • Mata Gabin • Céline Samie • Guillaume Gallienne • Önder Açıkbaş • Manuel Le Lièvre • François Toumarkine
Produktinta firmao ARP Sélection 
France 3 Cinéma
IMDb
vdr

Monsieur Ibrahim et les fleurs du Coran (franclingva prononco: [məsjø ibʁaim e le flœʁ dy kɔʁɑ̃], Sinjoro Ibrahim kaj la floroj de Kurano) estas franca drama filmo de 2003 en kiu stelulas Omar Sharif, kaj estis reĝisorita de François Dupeyron. La filmo estas bazita sur samnomaj libro kaj teatraĵo de Éric-Emmanuel Schmitt.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en kvartalo de laborista klaso en la Parizo de la 1960-aj jaroj. La ĉefrolulo, Moїse Schmidt (Momo), estas juna juda knabo sen patrino kaj kun patro suferanta deprimon. Momo estas fascinita de pli aĝa turka islamano, nome Ibrahim Demirci (turklingva prononco: [demiɾˈdʒi]), kiu prilaboras nutrovendejon trans la strato el sia apartemento (kie Momo ofte nutraĉetas). Ilia rilato disvolviĝas kaj tuj Momo sentas sin pli proksima al Ibrahim ol al sia patro. Ibrahim karesnomas Moїse Momo, kaj adoptas lin kiam lia patro foriras kaj memmortiĝas sin. Momo kaj Ibrahim veturas per ilia nova aŭto (Simca Aronde Océane) al Turkio, naskolando de Ibrahim, kie Momo ekkonas pri la kulturo de Ibrahim. Fine de ilia aventuro, Ibrahim mortiĝas je aŭtakcidento kaj Momo revenas al Parizo por zorgi la vendejon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj kaj aktoroj[redakti | redakti fonton]

  • Monsieur Ibrahim – Omar Sharif
  • Momo – Pierre Boulanger
  • Patro de Momo – Gilbert Melki
  • Patrino de Momo – Isabelle Renauld
  • Myriam – Lola Naymark
  • Sylvie – Anne Suarez
  • Fatou – Mata Gabin
  • Eva – Celine Samie
  • Kinstelulino – Isabelle Adjani

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Monsieur Ibrahim en la angla Vikipedio.