Monta Hotelo Friedrichroda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berghotel Friedrichroda, 2015

Monta Hotelo Friedrichroda (germane: Berghotel Friedrichroda) estas hotelo feria kaj kongresa inaŭgurita en 1980 kiel Ripozumhejmo August Bebel de la komunisma FDGB-sindikato. Ĝi situas sur Reinhard-monto ĉe la urborando de la kuracloko Friedrichroda en Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La sindikata ripozumhejmo de 1980[1] La komplekso ĉi tiu estis la plej granda kaj unu el la plej modernaj FDGB-ferihejmoj.[2] Ĝi rezervitis al konformismaj GDR-anoj kun multaj infanoj; ĝi havis ĉ. 1500 litojn.[3] Kelkaj objektoj el la GDR-tempo videblas en la gota-a regionhistoria muzeo.

Post la Turniĝo vendis Treuhandanstalt la hotelon al Euromill Hotelmanagement GmbH, kiu bankrotis en 1999. Tuj poste transprenis la tuton la hotelaro Albeck & Zehden el Berlino kiel novan entreprenan sekcion,[4] el kio evoluis la memstara hotelgrupo Ahorn Hotels. En 2010 la domo alinomiĝis je Ahorn Berghotel Friedrichroda.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Konstruis la ripozumhejmon en 1979 la VEB Bau Gotha kiel industrian betonpartkonstruaĵon. La konstruaĵo estas treege aspekte ordigita kun fortimpresaj balkonelementoj kaj diversaj fasadoj el betono, grejso kaj vitro. La unuopaj konstruaĵeroj estas dividitaj kaj sekciigitaj kun ĝis 12 etaĝoj. Komparite al la kutima betonslaba konstrutekniko de GDR en la malfruaj 1970-aj jaroj la hotelo havas arĥitekturon sufiĉe multekostan kaj luksan. Belan vandbildon por la restoracio kreis Willi Neubert.

Hotela aktiveco[redakti | redakti fonton]

Kun siaj 457 ĉambroj sur dekdu etaĝoj la Monta Hotelo estas la plej granda en tuta Turingio.[5] La tri-stela hotelo estas parto de la Ahorn-hotelgrupo. La gastronomio enhotela disponas pri trinkejo, bufedo-restoracio, bierĝardeno kaj panoramo-stekomanĝejo en la 12-a etaĝo.[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Wieler: Architekturführer Thüringen: vom Bauhaus bis zum Jahr 2000, Band 1. Bauhaus-Universität, Universitätsverlag, Weimar 2001, ISBN 9783860681398, p. 110
  • Heike Wolter: Das grüne Herz der DDR. Tourismus im Thüringer Wald 1945–1989. Thüringen Blätter zur Landeskunde, hrsg. von Landeszentrale für politische Bildung Thüringen, Erfurt 2007; surrete Arkivigite je 2016-06-30 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Bauen in Gotha unter neuem Befehl."[rompita ligilo] Ĉe: TA
  2. Nancy Allmrodt: Geotourismus in Thüringen: Eine Analyse der Nachfragestruktur des Nationalen Geoparks Inselsberg-Drei Gleichen. Diplomica, Hamburg 2011, ISBN 978-3-8428-6004-9
  3. "Urlaub im FDGB-Ferienheim Friedrichroda". ĉe: mdr.de
  4. Matthias Schäfer: "Der Berliner Unternehmer Michael Zehden betreibt ehemalige FDGB-Ferienheime als Billighotels: Nicht nur für Ostalgiker" Arkivigite je 2016-08-21 per la retarkivo Wayback Machine, Ĉe: Berliner Zeitung, 3.3.2008
  5. "Ahorn-Berghotel Friedrichroda nahezu ausgebucht". Arkivigite je 2016-05-26 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe: TA
  6. "Unsere Restaurants am Rennsteig" Arkivigite je 2016-06-03 per la retarkivo Wayback Machine, ĉe: ahorn-hotels.de
50.86469810.567869