Triorkilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monta triorkilo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Triorkilo
Triorkilo
Triorkilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Thryorchilus
Specio: T. browni
Thryorchilus browni
(Bangs, 1902)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Triorkilo laŭ genro aŭ Monta triorkilo laŭ la specio (Thryorchilus browni) estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko. Ĝi estas monotipa, tio estas ununura specio en sia genro Thryorchilus.

Ĝi troviĝas en Kostariko kaj Panamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Ĝi estas, kiel aliaj trogloditedoj, bruna supre (kun flugiloj kaj vosto nigre striitaj) kaj blankeca aŭ helgriza sube. Ankaŭ kiel ĉe aliaj trogloditedoj, tiu montras tre markitan kaj larĝan blankan superokulan strion, sed krome kaj malkiel ĉe aliaj trogloditedoj, estas ankaŭ alia blanka traorela strio kiu el la blankeca vizaĝo iras al la nuko, kuniĝas kun la superokula strio kaj tiele ĉirkaŭas la tre bruna traokula strio, fakte nur malantaŭokula. Tiele la vizaĝo montras pli grandan blankecan etendon ol aliaj trogloditedoj kaj ene de ĝi la nigreca okulo kun bruna malantaŭokula strio ege kontrastas. La beko estas pli rekta ol ĉe aliaj trogloditedoj. La gamboj estas grizrozkolorecaj

Referencoj[redakti | redakti fonton]