Montara ŝoseo de Masaryk
Montara ŝoseo de Masaryk estas ŝoseo en Gigantmontaro, kiu kunigas Horní Mísečky kun montopinta regiono de okcidenta Gigantmontaro. Devene tiu ĉi termino rilatis jam al sektoro de ŝoseo II/286 de Hrabačov, nun oni uzas ĝin plejparte por ties montara parto. La estiĝon rememorigas ankaŭ memorŝtono sur vojkruciĝo ĉe Hrabačov proksime de Jilemnice.
Priskribo
[redakti | redakti fonton][1] La ŝoseo komenciĝas en Horní Mísečky ĉe Jilemnica budo proksimume en alteco 1035 m s. m., kie ĝi ligas al ŝoseo II/286 el Jičín. Poste ĝi alpremiĝas al la suda deklivo de montodorso nomata Krkonoš kaj per kvar serpentinaj vojkurbiĝoj ĝi rapide grimpas ĝis alteco 1220 m s. m., post kio ĝi preskaŭ per rekta sektoro de tirema ascendo ĝi forlasas altecan zonon de arbaro (pase de la ascendado estas interese observi senĉese malaltiĝantajn piceojn, kiuj ĉirkaŭ alteco 1300 m s. m. malaperas kaj anstataŭigas ilin monta pino) kaj ĝi atingas ĝis 1370 m s. m. Post akra vojkurbiĝo la ŝoseo finiĝas per returniĝejo en Zlaté návrší en alteco 1390 m s. m., suma longo estas proksimume 4,5 km.
En kelkaj lokoj estas konstruitaj plilarĝigitaj evitejoj, ĉar la ŝoseo estas proporcie mallarĝa kaj kontraŭveturantaj veturiloj alie ne povus sekure eviti unu la alian.
-
La ŝoseo duper la dua maldekstreturniga serpentino
-
La ŝoseo sur deklivo de Gigantmontaro en regiono de finanta arbara zono
-
Vido al Kotel (1435 m s. m.) el sektoro en rekta sektoro
Historio
[redakti | redakti fonton][2]La ŝoseo estis konstruita en la jaroj 1934 - 1936 en konekso kun preparo de konstruado de limregionaj ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj en regiono de Labská louka - la intenco vekigi vojaĝturismon estis prefere nur sekundara, eĉ kiam oni simbole kalkulis en fino de la ŝoseo kun konstruado de la tn. Kabano de Švehla. Ĝia realigo neniam okazis, nur en la 1960-aj jaroj ĉi tie estis konstruita almenaŭ malgranda Budo de Vrbata. La konstruadon de la ŝoseo en tiu ĉi sektoro komencis firmao Fifka a Moravec en majo de 1934 kaj ĝi okupigis centojn de laboristoj el vasta ĉirkaŭaĵo, al kiuj oni pagis pohoran salajron 2,30 Kč[3]. La konstruado en tiuj ĉi kondiĉoj povis okazis nur 5 monatoj en la jaro, do solena malfermo de la ŝoseo okazis nur la 10-an de aŭgusto 1936 kaj sumaj kostoj atingis 4,5 milionoj da Kč. La devena surfaco estis pavumita. Malgraŭ tio ke la ŝoseo estis devene konstruita por pli facila alveturo al montaro kaj plifaciligo de konstruadoj de malpezaj fortikaĵoj de la ĉeĥoslovaka respubliko, paradokse ĝi servis male: post deviga rezigno pri la sudeta limregiono sekve de Munkena interkonsento sur ĝi facile transportiĝis taĉmentoj de Wehrmacht.
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mapy.cz: Markigo de la ŝoseo sur turisma mapo
- ↑ Muf: Historio de Mísečky kaj Gigantmontaro entute Arkivigite je 2010-07-05 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20100705120621)
- ↑ Hory-Krkonoše.cz: Ŝoseo el Mísečky al Zlaťák Arkivigite je 2013-01-28 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Montara ŝoseo de Masaryk en Vikimedia Komunejo
- CENIA.cz: Ortofotomapa Republiky Československé - snímky oblasti Krkonoš jsou z roku 1954
- iMALINA.cz: Adrenalinovo-relaxační pobyt ve Špindlu[rompita ligilo] - popis cyklovýletu včetně drobných informací a obrázků z horské silnice