Erice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monte San Giuliano)
Erice
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco TP Trapanio
Geografia situo 38° 2′ N, 12° 32′ O (mapo)38.03333333333312.533333333333Koordinatoj: 38° 2′ N, 12° 32′ O (mapo)
Alto super marnivelo 751 m
Areo 47 km²
Loĝantaro 26 089 (2023)
Loĝdenso 551 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Napola, Ballata, Casa Santa, Pizzolungo
Najbaraj komunumoj Buseto Palizzolo, Paceco, Trapani, Valderice
Patrono Maria di Custonaci
Festa tago lasta merkredo de aŭgusto
Nomo de loĝantoj ericini
Poŝtkodo 91016
Imposta kodo D423
Kodo laŭ ISTAT 081008
Telefona prefikso 0923
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
Panoramo

Erice estas urbo en nordokcidenta Sicilio, Italio. Ĝi portis la nomon Monte San Giuliano ĝis 1934. Ĝi situas en regiono Trapani, norde de urbo Trapani, sur monto San Giuliano (alinome Erice-monto; 751 m). Ĝi havas la loĝantaron de ĉ. 25.000.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estiĝis kiel setlejo de la praa sicilia elirita tribo. La fortikaĵojn konstruigis la fenicianoj, batalis por ĝi Kartago kaj Romio.

Ĝi estis fama en la tuta Mediteraneo pri la templo, dediĉita al naturdiino Venus Erycina. Pli poste okupis ĝin la saracenoj, poste en la 11-a jarcento la sicilia normana grafo Roger la 1-a, kiu nomumis ĝin Monte San Giuliano.

La urbo estas fama pro la antikvaj memoraĵoj kaj pri la ciklopsaj muroj kun feniciaj skriboj. Gravas la preĝejaj ruinoj en la mezepoka fortikaĵo. La plej bela preĝejo estas la Chiesa Matrice (1314),kies portikus venas el 1426, la aparte staranta turo el 1312.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj okupiĝas pri bestobredado kaj vitkultivado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]