Montjuïc
Montjuïc | |||
---|---|---|---|
![]() Vido de la monto
| |||
Alteco | 185 m | ||
Situo | Barcelono![]() ![]() | ||
Geografia situo | 41° 22′ N, 2° 9′ O41.3641666666672.1580555555556Koordinatoj: 41° 22′ N, 2° 9′ O | ||
| |||
Montjuïc estas monteto superanta la malnovan urbon kaj malnovan havenon de Barcelono. Multnombraj konstruaĵoj estis konstruitaj tie por la Olimpiaj ludoj de 1992, interalie la Olimpia stadiono Lluís-Companys.
Toponimio[redakti | redakti fonton]
La nomo de Montjuïc verŝajne devenas de la latina Mons Jovis aŭ Mons Jovicius.
Geologio[redakti | redakti fonton]
La monto datiĝas de Paleogeno kaj ĝia alteco sur la supro estas 185 metroj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Kolonio de Iberoj verŝajne setlis en la supro antaŭ ol la Romianoj konstruis tie templon dediĉitan al Jupitero, dio de fulmotondro.
Aktivecoj[redakti | redakti fonton]
En Montjuïc troviĝas Botanika ĝardeno de Barcelono, muzeo de olimpiismo kaj sportoj kaj Fondaĵo Joan Miró.
En parko de Montjuïc ankaŭ troviĝis la Kurejo de Montjuïc kie okazis multnombraj aŭtomobilaj kuradoj interalie la Granda Premio de Hispanio de 1969 ĝis 1975 alterne kun Circuito del Jarama.
La Kastelo de Montjuïc, kiu estis konstruita en la supro de la monteto, enhavas milististan muzeon. Ĝi utilis kiel fortreso kaj malliberejo.
La "Escalada ciclista a Montjuïc" estas bicika kurado kiu okazas en oktobro.
Bildgalerio[redakti | redakti fonton]
Memorplato de Kurejo de Montjuïc
Vido de Montjuïc el de Parko Güell
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Fonto[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Montjuïc en la franca Vikipedio.