Monto Humboldt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Monto Humboldt vidita el la pado Coromoto-La Verde.

Monto Humboldt aŭ en hispana Pico Humboldt estas la dua plej alta monto en Venezuelo, je 4 940 metroj super marnivelo. Ĝi situas en la Sierra Nevada de Mérida, en la venezuelaj Andoj de la (Mérida Ŝtato). La pinto kun sia frata pinto Monto Bonpland, kaj la ĉirkaŭa páramo estas protektitaj de la Nacia Parko Sierra Nevada.

Ĝi estas nomita laŭ la fama germana esploristo kaj naturalisto Alexander von Humboldt.

8°32′58.78″N 70°59′46.11″W  /  8.5496611°N, 70.9961417°U / 8.5496611; -70.9961417 (Monto Humboldt)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Jahn A, Observaciones glaciológicas de los Andes venezolanos. Cult. Venez. 1925, 64:265-80