Monto Sankta Elio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto Sankta Elio
Mt Saint Elias.jpg
Alteco 5 488 m
Geografia situo 60° 10′ N, 140° 33′ U (mapo)60.1736-140.5546Koordinatoj: 60° 10′ N, 140° 33′ U (mapo) f4
Situo de Monto Sankta Elio
Monto Sankta Elio
Information icon.svg
vdr

La Monto Sankta ElioMonto Sankta Elija estas la kvara montopinto plej alta de Nordameriko kun alteco de 5488 metroj, superita nur de la monto Denali (6160 m), la monto Logan (5959 m), kaj la monto Citlaltepetl (5636 m). Ĝi estis tiel nomita honore al la profeto Elija.

Ĝi estas sur la landlimo inter Alasko (Usono) kaj la teritorio Jukonio (Kanado), je malmultaj kilometroj de la Pacifika Oceano kaj ĉirkaŭ 40 km sudoriente de la monto Logan, nome la plej alta monto de Kanado.

Tiu monto estis esplorita kaj priskribita al la scienco por la unua fojo la 16an de Julio 1741 de la rusa Vitus Bering. Kelkaj historiistoj eĉ atribuas la elekton de la nomo de tiu monto al Bering mem, dum aliaj pensas, ke estis kartografoj de la 19-a jarcento kiuj nomis ĝin tiel. La ĉirkaŭoj estis esploritaj ankaŭ en Junio 1786 de la ekspedicio de La Pérouse.

La monto estas parto de la Nacia Parko kaj Rezervejo Wrangell–Saint Elias sur la usona flanko kaj de la Nacia Parko Kluane sur la kanada flanko. La loko karakteriziĝas per montoj, valoj kaj riveroj kiuj enhavas grandan varion de natura vivo.

La monto Sankta Elija estas konata kiel la plej alta monto plej proksima de maro aŭ oceano. Ties pinto estas nur je 16 km de la fundo de la fjordo Taan. Tio havigas al la monto grandan vertikalan profilon, kompareblan al tiu de la monto Denali aŭ al la montoj de Himalajo.

  • Koordinatoj 60°17′36″N 140°55′46″O