Montohotelo Gabelbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montohotelo Gabelbach
monumento por la nederlanda politikisto Colijn

Montohotelo Gabelbach (germane: Berghotel Gabelbach), funkciante de 1912, situas proksime de Kickelhahn en Ilmenau, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Planadoj unuaj por hotelo en la bela valo de la rojo Gabelbach ekis jam en 1909, laŭ komisio de la registaro de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Baldaŭ poste komenciĝis la konkretaj stariglaboroj kiujn finis en 1912 la solena inaŭguro de Kurhotel Gabelbach. Rolo ĝia estas esti loko somerferia por riĉuloj, vintre por sportemuloj. Tiutempe oni ŝatis la ĉirkaŭaĵon pro ke tie mankis malsanigaj industriaj haladzoj.

En 1942 la nazioj arestis surloke la nederlandan ministroprezidanton Hendrikus Colijn malpermesante al li foriri. Akompanis lin tiam lia edzino. Do Colijn pasigis la lastajn vivojarojn en hotela mallibereco antaŭ forpaso en 1944 pro korinfarkto. Por li oni metis memorŝtonon en 2006 sur la hotela areo.

Post la Dua mondmilito publika alireblo ne plu estis, ĉar la hotelo ekservis kiel ripozumejo por anoj de la Centra Komitato de Socialista Unueca Partio de Germanio. Bonvenaj estis ankaŭ eksterlandaj ŝtataj gastoj de la komunistoj.

En 1990, post Turniĝo, la nurenberga entreprenisto Karl Gaydoul aĉetis la gastejegon remalfermonte ĝin al ĉiuj. De 1998 ĝi intertempe estis en la manoj de la tranokteja ĉeno Romantik Hotels famiĝante sub la nomo Romantik Berg- und Jagdhotel Gabelbach. En novembro 2011 Peter Schulz, aferisto el Gräfenroda, akiris la hotelon, modernigis ĝin kaj pretigis ĝin je feniksa reestiĝo en novembro 2013. De 2019 la nova nomo estas Berg- und Spahotel Gabelbach. La hotelo havas kapaciton de 90 ĉambroj ofertante servojn kiuj meritas kvar kvalitosteloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.65637810.884651