Monty Budwig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Monty Rex Budwig (naskiĝis la 26-an de decembro 1929 en Pender, Nebrasko; mortis la 9-an de marto 1992 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona ĵaz-basisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Budwig lernis ĉe gimnazio en Los-Anĝeleso. Post kiam li en 1951 koncertis kun Vido Musso, li militservis tri jarojn. En 1954 li iris al Los-Anĝeleso, kie li baldaŭ fariĝis demandata studiomuzikisto. Li prezentis kun Barney Kessel, estis inter 1954 kaj 1955 membro de la triopo de Red Norvo kaj poste de la orkestro de Woody Herman. Budwig muzikis kun Zoot Sims, Shelly Manne, Shorty Rogers, Russ Freeman, Terry Gibbs, Bill Evans, Benny Goodman, Carmen McRae, Bud Shank, Bob Cooper, Vince Guaraldi, Cal Collins kaj pli malfrue ankaŭ kun Ellyn Rucker. La koncertaro Jazz at the Philharmonic famigis lin ankaŭ en Eŭropa.

Krom tio li kunverkis proksimume tricent muikalbumojn. En 1978 li faris kiel bandestro inter alie kun sia edzino Arlette McCoy la albumon Dig.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Shelly Manne & His Men at The Black Hawk (Contemporary, 1960)
  • Bill Evans: Empathy (Verve, 1962)
  • Dig kun Willie Bobo, Bob Brookmeyer, Joe Diorio, Billy Higgins, Arlette McCoy, Tom Ranier, 1978
  • The Good Life kun Frank Capp, Barney Kessel, Paul Smith, 1988