Monumento al juna Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al juna Zamenhof
monumentoZamenhof/Esperanto-objekto [+]

Oficiala nomo: Pomnik młodego Ludwika Zamenhofa

Landobordo Pollando
RegionoPodlaĥia provinco
UrboBjalistoko

StatuoMonumento
SituoStrato Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko
- koordinatoj53° 7′ 58″ N, 23° 9′ 33″ O (mapo)53.13277777777823.159166666667

Alteco1,45 m m

AŭtorojKatarzyna Piotrowska, Ryszard Piotrowski
Materialolatuno

Estiĝo14-a de aprilo 2019

Plej facila aliropublike alirebla

Monumento al juna Zamenhof (Bjalistoko)
Monumento al juna Zamenhof (Bjalistoko)
DEC
Monumento al juna Zamenhof
Monumento al juna Zamenhof
Situo en Bjalistoko
Map
Monumento al juna Zamenhof
Vikimedia Komunejo:  Young Ludwik Zamenhof Monument [+]
vdr
La memortabulo
La monumento vide al la urbodomo. Sur la pavimo videblas literoj

Monumento al juna Zamenhof (pole Pomnik młodego Ludwika Zamenhofa) estas monumento en Bjalistoko ĉe la strato Zamenhof. Ĝi prezentas L. L. Zamenhof kiel junulon, en la aĝo, en kiu li loĝis en la urbo.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

L. L. Zamenhof naskiĝis en Bjalistoko kaj loĝis en familia domo ĉe tiama strato Verda 6, kiu de 1919 havas la nomon Zamenhof. La domo troviĝis je kelkcentmetra distanco de la ĉefa placo, kies diverslingva homamaso donis inspiron al la onta iniciatinto de Esperanto.

Citaĵo
 Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiuj el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn (…) 
— Letero al Borovko

Konkurso[redakti | redakti fonton]

En 2017 kadre de la Civitana Buĝeto, en kiu la loĝantoj povas proponi projektojn financotajn en la skalo kvartala aŭ urba, unu el la elektitaj projektoj estis konstruo de ĉi tiu monumento. La 17-an de aŭgusto 2017 la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski anoncis konkurson por prilaboro de projekta koncepto de la monumento sur la strato Zamenhof apud la ĉefa foirplaco (Rynek Kościuszki). La 29-an de novembro la konkursa ĵurio aljuĝis la unuan premion de 14 mil zlotoj al projekto de Katarzyna kaj Ryszard Piotrowski[1].

La aŭtoroj tiel klarigis sian verkon[2]:

Citaĵo
 La stratoj de Bjalistoko estis la loko de miksiĝo de la kulturoj pola, juda kaj rusa. Tia diverseco estis valoro de la urbo, sed ankaŭ ĝi kaŭzis problemojn je komunikado inter la homoj. Ĉi tiu problemo iĝis la kaŭzo de serĉado, far juna Ludoviko, de universala lingvo, en kiu ĉiu povus interkompreniĝi sen problemo, kaj neniu lingvo estus favorata. La skulptaĵo prezentas junan knabon, kiun pripenso pri sonoj de la strato haltigis dum la ĉiutaga promeno. Li koncentriĝas je literoj, kiuj estas la simbolo de la multkultura medio, en kiu li estis edukita. 

Monumento[redakti | redakti fonton]

La elektita projekto, realigita poste de Ryszard Piotrowski, estas latuna statuo alta je 1,45 m, kiu prezentas dekkelkjaran Zamenhof kun libro en la maldekstra mano[2]. Ĉirkaŭ li, inter pavimeroj, troviĝas disĵetitaj metalaj literoj de la alfabetoj latina, cirila kaj hebrea, al kiuj la persono rigardas. Antaŭ la statuo kuŝas memortabulo kun la pollingva teksto:

Citaĵo
 Ludwik Łazarz Zamenhof
15.12.1859 – 14.04.1917
Na tej ulicy mieszkał w młodzieńczych
latach Ludwik Łazarz Zamenhof.
Wielokulturowość Białegostoku
zainspirowała go do opracowania
uniwersalnego języka esperanto,
który w przyszłości stał się
popularny na całym świecie. 
  Ludoviko Lazaro Zamenhof
15.12.1859 – 14.04.1917
Ĉe ĉi tiu strato loĝis dum la junulaj
jaroj Ludoviko Lazaro Zamenhof.
La multkultureco de Bjalistoko
inspiris lin por ellabori
la universalan lingvon Esperanto
kiu en la estonteco iĝis
populara en la tuta mondo. 
— la teksto de la tabulo[3]

La statuon solene malkovris la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski dum solenaĵoj organizitaj de Bjalistoka Esperanto-Societo la 14-an de aprilo 2019 okaze de la 102-a datreveno de la morto de LLZ, kun ĉeesto de bjalistokanoj kaj esperantistoj[4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]