Tombo de Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monumento de Zamenhof)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tombo de Zamenhof
tomboZamenhof/Esperanto-objekto [+]

LandoPollando
SituoVarsovio
- koordinatoj52° 14′ 43″ N, 20° 58′ 34″ O (mapo)52.245320.9761Koordinatoj: 52° 14′ 43″ N, 20° 58′ 34″ O (mapo)

Tombo de Zamenhof (Varsovio)
Tombo de Zamenhof (Varsovio)
DEC
Tombo de Zamenhof
Tombo de Zamenhof

Map
Tombo de Zamenhof
Vikimedia Komunejo:  Grave of L. L. Zamenhof [+]
vdr
Esperantistoj ĉe la unua tomboŝtono de Zamenhof
6-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Varsovio, 1933. La partoprenantoj metas florojn ĉe la tombo de LLZ. Parolas Leo Belmont

Monumento de Zamenhof. Tomboŝtono de la Majstro en la hebrea tombejo de Varsovio ĉe str. Okopowa. La tombo troviĝas vid-al-vide ĉe la enirejo, sur plej honora loko, kiun la hebrea komunumo donacis senpage kaj helpis aranĝi tre solenan funebroceremonion. La komunumo daŭrigas ĝis nun tiun helpon, je propraj kostoj dekoracias la tombejon, kiam okazas ia ceremonio sur la tombo, ktp. Super la tombo - kiu troviĝas sur monteto, kies antaŭa deklivo estas ornamita per granda kvinpinta stelo el plantaĵoj - staras ekde 1926 tomboŝtono. La monumento konsistas el kvin grizaj granitaj blokoj unu sur la alia kaj sur ili la terglobo. La dua bloko (el malsupre) estas tre granda (pezas ĉ. 2500 kg.) kaj havas el ĉiu flanko ŝildojn, sur kiuj troviĝas surskriboj. Ĉar la tombo troviĝas en angulo de aleo, ĝi havas du antaŭajn flankojn. Sur la pli larĝa - super la steligita deklivo - troviĝas surskribo:

Doktoro
Ludoviko Lazaro
ZAMENHOF
kreinto de Esperanto
naskita 15. XII. 1859. mortis 14. IV. 1917.

Sur la piedestalo, t. e. sub la unua bloko, samflanke, oni vidas maldekstre: M. Lubelski, artisto. Ĉe la mallarĝa fronto - sur la dua bloko - ankaŭ sur ŝildeto elgravurita troviĝas surskribo:

STARIGITA
DE TUTMONDA
ESPERANTISTARO

Ĝian starigon organizis la Int. Monumenta Komitato, fondita dum la UK 1921 en Prago. IMK eldonis kuponojn kaj fondis en Varsovio Lokan Monumentan Komitaton (LMK), kies prez. fariĝis d-ro Wilhelm Róbin, sekr. Edward Wiesenfeld, kas. B. Weinthal, anoj estis reprezentantoj de ĉiuj Varsoviaj Esperantaj Organizaĵoj. Por anoncita konkurso alvenis 18 modeloj, el kiuj la juĝantaro donis 1-an premion de 20 pundoj al la modelo de M. Lubelski. La skotaj E-istoj donacis la veran skotan graniton kaj post la kolektiĝo de la necesa sumo IMK farigis la tutan monumenton en Aberdeen (Skotlando) sub la kontrolo de skulptistoj. Coults kaj honora sekr. Applebaum. Komence de 1926 ĝi estis forveturigita Polujon. La polaj E-istoj kovris ĉiujn elspezojn bezonajn por venigi la monumenton el Dancigo al Varsovio kaj starigi ĝin sur la tombejo. Helpis multe per favoroj la pola registaro, la hebrea komunumo, eĉ la laboristoj, prenintaj minimuman salajron. En la tago de la naŭa datreveno, la 18-an de aprilo 1926 (oni prokrastis de la 14-a de aprilo, ĝis la plej proksima dimanĉo) okazis la solena malkovro de la monumento kun la ĉeesto de reprezentantoj de la pola registaro; belegan parolon aŭdigis ministro Grabowski. Samtage okazis la malkovro de la tomboŝtono de Klara Zamenhof, kies tombo troviĝas apude.

La animo kaj ĉefa efektiviganto de la monumenta afero estis la sekr. de IMK, J. D. Applebaum.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]