Moral de Hornuez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moral de Hornuez
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40542
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 42  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 3° 37′ U (mapo)41.464444444444-3.6166666666667Koordinatoj: 41° 28′ N, 3° 37′ U (mapo) [+]
Alto 1 105 m [+]
Areo 32 km² (3 200 ha) [+]
Moral de Hornuez (Provinco Segovio)
Moral de Hornuez (Provinco Segovio)
DEC
Moral de Hornuez
Moral de Hornuez
Situo de Moral de Hornuez
Moral de Hornuez (Hispanio)
Moral de Hornuez (Hispanio)
DEC
Moral de Hornuez
Moral de Hornuez
Situo de Moral de Hornuez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moral de Hornuez [+]
vdr

Moral de Hornuez [moRAL deorNŬEZ] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, proksima al la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza.

Moral de Hornuez en la provinco Segovio.
Sanktejo de la Virgulino de Hornuez.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 32,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 47 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 50 el jaro 2000.

Ĝi distas 88 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Villaverde de Montejo, Valdevacas de Montejo, Maderuelo, Carabias, Campo de San Pedro, Cilleruelo de San Mamés kaj Cedillo de la Torre.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de villa y tierra de Maderuelo.

La plej frua mencio pri Moral de Hornuez estas de la 13-a jarcento, rilate al la lefgendo de la Virgulino de Hornuez.

En 1568, Moral aperas citita en la Colegio Mayor de San Ildefonso de Alcalá de Henares kiel devenloko de lernanto.

Kiel El Moral (La morusarbo) aperis en la Censo de la Regno Kastilio de 1591.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la Sanktejo de la Virgulino de Hornuez.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]