Moraleja de las Panaderas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moraleja de las Panaderas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47454
Demografio
Loĝantaro 40  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 4° 49′ U (mapo)41.276388888889-4.8247222222222Koordinatoj: 41° 17′ N, 4° 49′ U (mapo) [+]
Alto 734 m [+]
Areo 15,34 km² (1 534 ha) [+]
Moraleja de las Panaderas (Provinco Valadolido)
Moraleja de las Panaderas (Provinco Valadolido)
DEC
Moraleja de las Panaderas
Moraleja de las Panaderas
Situo de Moraleja de las Panaderas
Moraleja de las Panaderas (Hispanio)
Moraleja de las Panaderas (Hispanio)
DEC
Moraleja de las Panaderas
Moraleja de las Panaderas
Situo de Moraleja de las Panaderas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moraleja de las Panaderas [+]
vdr

Moraleja de las Panaderas [moraLEĥa delaspanaDEras] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco. Moraleja de las Panaderas estas komprenebla etimologie kiel Morusejo de la Panistinoj (vidu suben).

Moraleja de las Panaderas en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Alvenejo al Moraleja de las Panaderas.

Historie estis registroj laŭ literumaj variaĵoj Moraleia, Moralexa, Moraleja, kaj citita de Floridablanca en lia censo de 1787 kiel Moralejas de las Panaderas.[1] Moraleja estas tradukebla kiel MorusarbetoMorusarbaro. Pri de las Panaderas (de la Panistinoj aŭ Panfaristinoj), indas memorigi, ke en la areo de Medina del Campo estis granda kvanto de fornoj por baki panon, produkto kiu estis granda peto el Medina, ĉefe dum foir-tagoj. Krome la panbakado estis tie metio ege porvirina.[2]

En la hispana teritorio estas jenaj loĝlokoj kun la toponimo Moraleja:

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 47 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 56 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Pozal de Gallinas, Calabazas, Gomeznarro, San Vicente del Palacio, La Zarza kaj Medina del Campo. Iom pli foraj estas Ramiro, Ataquines kaj Olmedo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de pinaraj montetoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la preĝejo de San Boal.

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1250. Ĝi pliiĝis rilate al Medina del Campo; dum aliaj similaj loĝlokoj iom post iom sendependiĝis, Moraleja restis sen urba kategorio ĝis la 18-a jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj forstado (pinoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas ruinoj de la preĝejo de San Boal kaj de la ermitejo de Sankta Ana.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Censo de Floridablanca, Real Imprenta de Madrid, 1787.
  2. García Velasco 2008: p. 15