Morao (ludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Morao-ludo, pentraĵo de Aleksander Gierymski
Moderna morao

Morao[1] (itale Morra) estas itala ludo por du (aŭ pli multaj) personoj, konata jam antaŭ jarmiloj en Romio kaj Helenio. Ĝi estas ludata por kaj veto, kaj distro. Moraon oni ludas per manoj. Ekzistas multaj versioj de la ludo, kun tre diversaj reguloj.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

La ludo konsistas el vicoj. En ĉiu vico ambaŭ ludantoj, post signalo, rapide elmetas antaŭ sin po unu manon, montrante de 1 ĝis 5 fingrojn. Samtempe ili laŭte diras nombron de 0 ĝis 10. Se iu el la ludantoj divenis nombron, kiu estas sumo de la nombroj montritaj per la fingroj, ricevas unu poenton.

Tiu ludanto, kiu atingis dek poentojn, venkas la partion.

Por eviti miskomprenojn, oni ofte uzas specialajn signojn por prezenti certajn nombrojn (anstataŭ ajnaj etendoj de fingroj):

  • pugno signifas 0
  • montrofingro signifas 1
  • montrofingro kun dikfingro signifas 2
  • 3 estas montrata kiel 2 + etendita dikfingroringofingro
  • 4 estas montrata per mano kun kaŝita dikfingro kaj etenditaj kvar fingroj
  • malfermita manplato kun ĉiuj fingroj dismetitaj signifas 5

Pli simpla versio de morao estas la ludo papero, tondilo, ŝtono.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Difino en PIV