Morirás en Chafarinas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morirás en Chafarinas
filmo
Originala titolo Morirás en Chafarinas
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1995
Ĝenro suspensa filmo
Reĝisoro(j) Pedro Olea
Scenaro Fernando Lalana • Pedro Olea
Filmita en La Fabriquilla
Muziko de Bernardo Bonezzi
Rolantoj Jorge Sanz • Javier Albalá • María Barranco • Óscar Ladoire • Ramón Langa • Ernesto Alterio • Willy Toledo • Aitor Merino • Raquel Rodrigo • Armando del Río • Antonio Dechent • Alberto San Juan • Antonio de la Torre • Pepón Nieto • Txema Blasco
IMDb
vdr

Morirás en Chafarinas (Vi mortos en Ĉafarinoj) estas hispana filmo de 1995 reĝisorita de Pedro Olea. Ĝi estas protagonistigita de Jorge Sanz, inter aliaj.

Ĝi estas bazita sur la samnoma novelo verkita de Fernando Lalana en 1990.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En hispana kazerno en Melilo okazis kelkaj mortoj de soldatoj. La kapitano Contreras komisias al soldato Cidraque la esploradon pri ebla rilato inter ili, sed kiam oni ekmalkovras faktojn, Cidraque estas tuj apartigita for de la kazo. Tamen, li pluas la esploradon ku sia amiko Jaime, kaj alvenas al la konkludo ke ĉiuj mortoj estas rilataj al la trafiko de heroino, kaj kun kelkaj oficiroj.

Kvankam la filmo sekvas sufiĉe fidele la originan rakonton, en la lasta triono la historio ŝanĝiĝas, speciale kiam la agado translokiĝas al la aparta insuleta soldatejo de Ĉafarinoj. La propra verkisto Lalana faris la scenaron de la filmo kun la reĝisoro Olea.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Jorge Sanz ... Jaime
  • Javier Albalá ... Cidraque
  • María Barranco ... Elisa
  • Óscar Ladoire ... Contreras
  • Esperanza Campuzano ... Victoria
  • Tony Zenet ... Adolfo
  • Ramón Langa ... Gayarre
  • Miguel del Arco ... Brigada Marmolejo
  • David González ... Aguado
  • Ramón Goyanes ... Villalba
  • Javier Lago ... Teniente Comesaña
  • Ernesto Alterio ... Judez
  • Guillermo Toledo ... León Zambrano

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Tiu estis unu el la filmoj de Jorge Sanz, kiu faris pli ol 60 filmoj.