Morris De Ketelaere
Aspekto
| Morris De Ketelaere | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 13-an de majo 1899 en Torhout |
| Morto | 15-an de aprilo 1959 (59-jaraĝa) en Antverpeno |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Belgio |
| Familio | |
| Infano | Henny De Ketelaere |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1917–) |

Morris Guillaume Johan DE KETELAERE (naskiĝis la 13-an de majo 1899 en Torhout, mortis la 15-an de aprilo 1959 en Antverpeno) esperantistiĝis en 1917 kaj tre aktivis en la loka Esperanto-movado, i.a. en la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo, kies honora vic-prezidanto li estis, kaj kiel administranto de Belga Esperanto-Instituto.
Li estis edzo de Maria De Ketelaere-Wouters (mortis la 20-a de marto 1938) kaj estas la prapatro de granda antverpena esperantista familio, kun i.a. Henny Jacques-De Ketelaere (filino), Gerd Jacques (nepino), Karlijn Van Damme (pranepino) kaj membroj de la familioj Peeters kaj Tytgat.

