Morteau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Morteau (stacidomo).
Morteau
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Doubs
Arondismento Pontarlier
Kantono Morteau
INSEE kodo 25411 [+]
Poŝtkodo 25500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 867  (2021) [+]
Loĝdenso 487 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 3′ N, 6° 36′ O (mapo)47.0580555555566.6061111111111Koordinatoj: 47° 3′ N, 6° 36′ O (mapo) [+]
Areo 14,11 km² (1 411 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Morteau (Doubs)
Morteau (Doubs)
DEC
Morteau
Morteau
Situo de Morteau
Morteau (Francio)
Morteau (Francio)
DEC
Morteau
Morteau
Situo de Morteau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Morteau [+]
vdr

Morteau estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco [burgonj frãŝkõte]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 6 867 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Pontarlier (france arrondissement de Pontarlier), la centra kaj suda parto de la departemento, kaj estas la centro de samnoma kantono Morteau.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas apud la rivero Doubs. En Morteau la valo de Doubs estas larĝa kaj la rivero fluas trankvile. La nomo Morteau signifas malviva akvo.

La rivero Doubs apud Morteau

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kolbaso de Morteau

Tie oni fabrikas kolbasojn[1] kaj horloĝojn [2].

Nun la plej grava firmao estas Fabi Automobile S.A.S [3] kiu fabrikas partojn da aŭtomobilo.

La komunumo enhavas tri lokojn por alpa skiado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Morteau datiĝas el la jaro 1105. Tiam monaĥoj de la abatejo de Klunizo kultivebligis la valon.

En 1639 dum la tridekjara milito, svedoj detruis la urbon.

En 1678 poste la traktato de Nijmegen la urbo iĝis franca.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Preĝejo Nia Damo de Ĉielenpreno (Morteau).

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉdonon (0,06 % de voĉoj) en 2004, 4 voĉdonojn (0,23 % de voĉoj) en 2009 kaj 9 voĉdonojn (0,52 % de voĉoj) en 2014.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kolbasoj de Morteau
  2. Pequignet
  3. Fabi firmao. Arkivita el la originalo je 2012-07-13. Alirita 2012-08-18.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]