Moruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moruso
Nigra moruso, Morus nigra
Nigra moruso, Morus nigra
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Morusacoj Moraceae
Genro: Moruso Morus
L.
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Moruso (Morus) estas genro de falfoliaj, monoikaj, laktosukohavaj arboj kaj trunkarbustoj kun plurformaj, dentaj kaj ofte lobaj folioj, kun malgrandaj floroj kaj kun fruktoj (kunmetaj ŝajndrupoj) aspektantaj kiel pli-malpli longformaj framboj; ĉ. 12 specioj el Azio kaj Nordameriko, pluraj kultivataj inter alie por ornamo, el kiuj kvar havas manĝeblajn fruktojn:

Priskribo

Junaj morusarboj kreskas rapide, sed la pli maljunaj plantoj kreskas malrapide, kaj preskaŭ neniam superas 10-15 m altaj. La frukto estas obla frukto, 2-3 cm longa, ruĝa al malhela purpura kiam matura. Ĝi estas manĝebla, dolĉa kaj kelkaj specioj estas bongustaj. La folioj de la morusarbo estas ekonomike gravaj, ĉar ĝi estas la sola manĝaĵo por la silkraŭpo, el kies kokonoj silko estas farita.

  • Morus alba (Blanka moruso, orienta Azio)
  • Morus australis (Aŭstrala moruso, sudorienta Azio)
  • Morus mesozygia (Afrika moruso, suda kaj centra Afriko)
  • Morus microphylla (Teksasa moruso, sudcentra Nord-Ameriko, Teksaso, Meksiko)
  • Morus nigra (Nigra moruso, sudokcidenta Azio)
  • Morus rubra (Ruĝa moruso, orienta Nord-Ameriko)

Vidu ankaŭ