Moskeo Omar Ibn Al-Ĥattab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskeo Omar Ibn Al-Ĥattab
moskeo [+]
Koordinatoj11° 22′ 41″ N, 72° 14′ 4″ U (mapo)11.378055555556-72.234444444444Koordinatoj: 11° 22′ 41″ N, 72° 14′ 4″ U (mapo)

Estiĝo1997
konsekro17-a de septembro 1997

Moskeo Omar Ibn Al-Ĥattab (Kolombio)
Moskeo Omar Ibn Al-Ĥattab (Kolombio)
DEC
Moskeo Omar Ibn Al-Ĥattab
Moskeo Omar Ibn Al-Ĥattab
Lokigo de Kolombio en mondo

Map
Moskeo Omar Ibn Al-Ĥattab

Vikimedia Komunejo:  Mosques in Colombia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Moskeo Omar Ibn Al-Ĥattab

Moskeo en Maicao

moskeo
Map
Moskeo Omar Ibn Al-Ĥattab
Bazaj informoj
Loko Maicao, La Guajira, Kolombio
Geografia situo 11° 22′ 41″ N, 72° 14′ 4″ U (mapo)11.378056-72.234444Koordinatoj: 11° 22′ 41″ N, 72° 14′ 4″ U (mapo)
Religia aliĝo Sunaismo
Religia statuso Moskeo
Arkitektura priskribo
Arkitektura tipo Moskeo
Jaro de kompletigo 1997
Karakterizaĵoj
Kupolo(j) 1
Minareto(j) 1
Alto de minaretoj 37 m
vdr

La Moskeo Omar Ibn Al-Ĥattab (hispane Mezquita de Omar Ibn Al-Jattab) estas moskeo en Maicao, La Guajira, Kolombio. Ĝi estas la tria plej granda moskeo en Latin-Ameriko. Ĝi estas surloke konata kiel "La Mezquita" ("La Moskeo"), pro tio ke ĝi estas la sola moskeo en la regiono. Kune kun lernejo Dar Alarkan, ili estas la centroj de la islamaj fido kaj kulturo en la regiono. La moskeo estis konstruita la  17-an de septembro 1997(nun 1997-09-17) kaj nomita laŭ la dua sunaisma kalifo Umar ibn al-Ĥattab. Ĝi estis dezajnita de la irana arĥitekto Ali Namazi, konstruita de la konstruinĝeniero Oswaldo Vizcaino Fontalvo, uzante italan marmoron por ĝia konstruado. Ĝi povas enteni pli ol 1 000 homoj.

Interno[redakti | redakti fonton]

En la enirejo estas granda malferma halo dekoraciita de enkadrita araba kaligrafio. Pluen, estas alia halo, pli granda ol la unua, uzata de viroj por preĝi. Estas ankaŭ tie kie ili kunvenas por fini tempon de fastado. La plafono de tiu ĉambro havas dekorajn gravuraĵojn. Direkte al Mekko estas loko uzata de virinoj por preĝi, superstaranta kaj preterrigardanta la porviran halon. La minareto superas la suprajn partojn de la strukturo.

Sub la granda ŝtuparo eliranta el la moskeo estas ĉambro por prizorgi la forpasintojn antaŭ ol iliaj restaĵoj estas portitaj al la loka islama tombejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mosque of Omar Ibn Al-Khattab en la angla Vikipedio.