Moskva Ŝtata Universitato de Geodezio kaj Kartografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskva Ŝtata Universitato de Geodezio kaj Kartografio
universitato
moto Уважая прошлое,
создаем будущее
Respektante la pasintecon,
kreante la estontecon
Informoj
fondodato 1930
Situo
Geografia situo 55° 45′ 50″ N, 37° 39′ 43″ O (mapo)55.7637527837.66184444Koordinatoj: 55° 45′ 50″ N, 37° 39′ 43″ O (mapo)
lando Rusio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Moskva Ŝtata Universitato de Geodezio kaj Kartografio (Moskvo)
Moskva Ŝtata Universitato de Geodezio kaj Kartografio (Moskvo)
DEC
Moskva Ŝtata Universitato de Geodezio kaj Kartografio
Moskva Ŝtata Universitato de Geodezio kaj Kartografio
Map
Moskva Ŝtata Universitato de Geodezio kaj Kartografio
vdr
Logoo

Moskva Ŝtata Universitato de Geodezio kaj Kartografio (ruse Моско́вский госуда́рственный университе́т геоде́зии и картогра́фии, antaŭe: Moskva Instituto de Geodezio, Aera Fotografio kaj Kartografio (Московский институт инженеров геодезии, аэрофотосъёмки и картографии aŭ "Миигаик") estas la ununura eduka institucio en Rusio kiu formas fakulojn pri geodezio, geodinamiko, astronomio, kosma geodezio kaj la farado de optikaj kaj elektronikaj aparatoj, kaj unu el la unuaj universitatoj en la mondo por ĉi tiuj temoj [1].

Lernejo de geodezio estis malfermita unuafoje en 1779 en Moskvo. En 1835 ĝi ricevis la rajtojn de institucio de supera edukado. En 1873, la institucio translokiĝis al nova konstruaĵo kiu daŭre estas uzita nuntempe, kune kun novaj konstruaĵoj konstruitaj por ĝia vastiĝo. En 1930 la institucio estis dividita en la du universitatojn kiuj ekzistas nuntempe apud unu la alian. Nuntempe ĝi havas sep fakultatojn. Estas biblioteko proksime de la universitato, kiu enhavas duonmilionon da libroj pri la studaj temoj. La universitato estas najbara al la Moskva Ŝtata Universitato de Teradministrado, kiu antaŭe estis parto de la universitato.

Universitataj sciencistoj aktive partoprenis en studado de la luno kaj preparado de mapoj bazitaj sur materialo akirita de kosmoŝipoj, kiuj fotis ĝin. En 2004, la asteroido 11785 Migaic ricevis la nomon de la universitato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]