Mostafa Moin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mostafa Moin
perse مصطفی معین
Persona informo
Naskiĝo la 1-an de aprilo 1951
en Naĝafabado, Irano
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Ŝiraza universitato
Partio Islama Irana Partoprena Fronto vd
Profesio
Okupo politikistokuracisto vd
En TTT La oficiala blogo farsi
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mostafa MOIN (perse مصطفی معین; naskiĝis la 1-an de aprilo 1951, Naĝafabado, Irano) estas irana politikisto.

En 1969, post finlerno de mezlernejo en Esfahano, li estis akceptata en medicinan lernejon de la Ŝiraza universitato kaj post la venko de la irana revolucio laboris en tiu ĉi universitato. En komenco de la Iraka-Irana milito Moin iris al fronto kiel feldŝero (antaŭkuracisto). Printempe 1981 li estis elektita la rektoro de la Ŝiraza universitato kaj okupis tiun postenon dum du jaroj.

Ministro kaj deputito

En 1982 li gajnis parlamentan balotadon en Ŝirazo kaj iĝis deputito de la meĝliso. Moin estis ministro pri kulturo kaj alta edukado en la registaro de prezidanto Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani (1989-1993) kaj tiu de Mohammad Ĥatami (2000-2003). Dufoje li eksiĝis: en julio 1999, post la studenta protestado kaj en julio 2003.

Kandidato por prezidanto

Moin partoprenis prezidantan balotadon de 2005 kaj kalkuliĝis unu el ĉefa rivalo de Ali Rafsanĝani. Li same elpaŝis por liberigo de ekonomio, plialtigo de cosiaj garantioj, normaligo de rilatoj kun Usono kaj Eŭropa Unio kaj defendo de homaj rajtoj. Komence li ricevis rifuzon pri registrado kaj akuzis potencojn pri intenca inkandeskigo de antaŭelekta atmosfero en la lando. Antaŭ voĉdonado la irana novaĵagentejo IRNA okazigis opinisondon, laŭ kiu Moin devos ricevi 18,3 % kaj okupos trian lokon.[1] Rezulte la 17-an de junio li ricevis 4,095,827 voĉoj (13,93 %) kaj ne iris al dua voĉdonado, okazinta la 24-an de junio. Post tiu Moin alvokis siajn adeptojn voĉdoni por Rafsanĝani.[2]

Referencoj