Mostje (Lendava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mostje, hungare Hídvég estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Lendava. La hungaroj uzis pli oficiale la nomon Lendvahídvég. Most kaj híd signifas: ponto.

Municipo Lendava en Slovenio, kie Mostje troviĝas

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Szombathely- aŭ Keszthely-Rédics-Lendava preteriras.

Historio

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.

Komunumoj pri híd (=ponto) en Hungara reĝlando

Baranyahídvég Barlahida Basahíd Berhida Ecsehida Hídalmás Hidas
Hidaskürt Hidasliget Hidasnémeti Hídvég Hídvégardó Jankahíd Jánoshida
Kőhida Kovácshida Lendvahídvég Megyehíd Mórichida Óhíd Rábahídvég
Sajóhídvég Székelyhíd Székelyhidas